Turbulento
ĥaosa fluo de fluido
(Alidirektita el Turbulo)
Turbulento[1], aŭ turbulo[2], estas loke kaj tempe neregula fluo de gaso aŭ fluido. Ĝi povas okazi plej ofte en atmosfero de la planedoj aŭ en akvo.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/1/17/Whirlpool_mud.jpg/220px-Whirlpool_mud.jpg)
La fluo okazas ne nur unudirekte (kiel okazas pri flulinia movo) sed ankaŭ tien-reen; tiel la diversaj flutavoloj miksiĝas, kirliĝas.
La rekono de la turbulenta fluo plej gravas en la fluiddinamiko.
En la atmosfero ne ekzistas paralelaj fludirektoj; ĉiuj aerfluoj estas turbulentaj, ilin karakterizas konstantaj interŝanĝoj laŭ direkto kaj rapideco.