Turka Olimpika Komitato

nacia olimpika komitato de Turkio

La Turka Olimpika Komitato (turke Türkiye Milli Olimpiyat Komitesi, TMOK) estas neprofitdona organizaĵo, kiu funkcias kiel la Nacia Olimpika Komitato (NOK) de Turkio. Ĝi kreiĝis en 1908 kaj reorganiziĝis en 1911, do apartenas al la plej malnovaj olimpikaj komitatoj tutmonde. Kiel NOK, la Turka Olimpika kaj Sporta Komitato celas subteni turkajn atletojn, sporton en Turkio kaj organizi tiujn Olimpikajn Ludojn, kiuj okazas en Turkio, kvankam ĝis la jaro 2023 ankoraŭ ne okazis Olimpikaj Ludoj en la lando. La urbo Istanbulo tamen estis inter la kandidatoj kiuj volus organizi la Someran Olimpikon kaj Paralimpikon 2020.

Turka Olimpika Komitato
emblemo
Turkish Olympic Committee logo.svg
Fondodato 1908
Sidejo Istanbulo, Turkio
Retejo Oficiala retejo
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
emblemo de la Turka Olimpika Komitato de 2021

PrezidantojRedakti

  • Ahmet İhsan Tokgöz (1908-1921)
  • Hasip Bayındırlıoğlu (1921-1923)
  • Selim Sırrı Tarcan (1923-1927)
  • Ali Sami Yen (1927-1930)
  • Kemalettin Sami Paşa (1930-1933)
  • Reşit Saffet Atabinen (1933-1936)
  • Halil Bayrak (1936-1937)
  • Adnan Menderes (1937-1938)
  • Cemil Cahit Taner (1938-1943)
  • Vildan Aşir Savaşır (1943-1950)
  • Danyal Akbel (1950-1952)
  • Cemal Alpman (1952-1954)
  • Faik Binal (1954-1956)
  • Nizamettin Kırşan (1956-1958)
  • Şinasi Ataman (1958-1959)
  • Mehmet Arkan (1959-1960)
  • Hüsamettin Güreli (1960)
  • Bekir Silahçılar (1960-1962)
  • Burhan Felek (1962-1982)
  • Raşit Serdengeçti (1982)
  • Turgut Atakol (1982-1988)
  • Jerfi Fıratlı (1988-1989)
  • Sinan Erdem (1989-2003)
  • Togay Bayatlı (2003-2011)
  • Uğur Erdener (2011- )

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti