Turnicedoj
La turnicoj aŭ hemipodoj estas eta familio de birdoj kiuj similas, sed tute ne rilatas, al veraj koturnoj.
Turnicedoj | ||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Turnico, Turnix sylvatica
| ||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||
| ||||||||||
Distribuo de la turnicedoj.
| ||||||||||
Genroj
| ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||
Turnicoj estis tradicie lokitaj en Gruoformaj aŭ Fazanedoj (ordoj de gruoj kaj fazanoj). La Sibley-Ahlquist taksonomio levis ilin al ordo statuso kiel Turnicoformaj ĉu ĉar ilia molekula evoluo rapidis pli ol la mezurlimoj de DNA hibridiĝo akceptas ĉu ĉar fakuloj ne faris ankoraŭ akuratajn komparojn ĉu ambaŭe. Ĵusaj molekulaj genetikaj studoj (Paton, kaj al. 2003, Fain kaj Houde 2004) pruvas, ke turnicedoj propre apartenas al strandobirdoj (ordo Ĥaradrioformaj).
Temas pri Malnovmonda grupo, kiu vivas ĉe varmaj herbejoj.
Temas pri etaj kurantaj birdoj, kiuj preferas ne flugi. La ino estas la plej brila el la du seksoj kaj komencas pariĝadon. La masklo kovas kaj zorgas la idon.
Specioj
redaktiĈiuj escepte nur unu (la Koturnopluvio, Ortyxelos meiffrenii) el la 15 specioj estas en la genro Turnix. La genronomo estas mallongigo de la genro Coturnix.
- Turnico, aŭ Andaluzia hemipodo, Turnix sylvatica (eble formortinta)
- Filipina turnico, Turnix worcesteri
- Sumba turnico, Turnix everetti
- Hotentota turnico, Turnix hottentotta
- Nana turnico, Turnix nanus
- Flavkrura turnico, Turnix tanki
- Stria turnico, Turnix suscitator
- Madagaskara turnico, Turnix nigricollis
- Makulturnico, Turnix ocellata
- Nigrabrusta turnico, Turnix melanogaster
- Buntoturnico, Turnix varia
- Avela turnico, Turnix castanota
- Ruĝbrusta turnico, Turnix pyrrhothorax
- Ruĝdorsa turnico, Turnix maculosa
- Eta turnico, Turnix velox
- Nordaŭstralia turnico, Turnix olivii [1]
- Novkaledonia turnico, Turnix novaecaledoniae (eble formortinta)
Referencoj
redaktiBibliografio
redakti- FAIN, M. G., & P. HOUDE. 2004. Parallel radiations in the primary clades of birds. Evolution 58: 2558-2573.
- PATON, T. A., A. J. BAKER, J. G. GROTH, AND G. F. BARROWCLOUGH. 2003. RAG-1 sequences resolve phylogenetic relationships within charadriiform birds. Molecular Phylogenetics Evolution 29: 268-278.
- SIBLEY, C.G., & J.E. AHLQUIST. 1990. Phylogeney and Classifiaction of Birds. Yale University Press, New Haven.