Fazanedoj
Fazanedoj estas familio de birda klaso el la ordo kokoformaj birdoj, kiu havas 46 genrojn kaj 170 – 180 speciojn.
Fazanedoj | ||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||
| ||||||||||
Subfamilioj
| ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||
La Fazanedoj estas familio de birdoj kiuj konsistas el fazanoj kaj perdrikoj, inklude la kokojn (inklude la hejmkokojn), la malnovmondajn koturnojn, la frankolinojn, la lofoforojn kaj la pavojn. La familio estas granda, kaj enhavas de 38 ĝis 46 genrojn depende de la fakuloj kaj de 138 ĝis 180 speciojn. La familio estas foje disigita ĉefe en du subfamilioj, nome la Fazanenoj, kiu enhavas 49 speciojn de fazanoj, kaj la Perdrikenoj, kiu enhavas la 106 restantajn speciojn. Foje oni konsideras ankaŭ aliajn aldonajn familiojn kaj birdojn kiel apartenantaj al tiu familio; tiele la American Ornithologists' Union inkludas la Tetraonedojn (la urogaloj), Numidedojn (numidoj) kaj la Meleagredojn (meleagroj) en Fazanedoj kiel subfamilioj.
Disvastiĝo
redaktiFazanedoj estas disvastiĝantaj en la tuta mondo, escepte de Sudameriko, Antarktio kaj Novzelando.
La fazanoj kaj ties samfamilianoj vivas kiel familio de la Malnova Mondo (escepte la eblaj membroj de la meleagroj), kun distribudo kiu inkludas plejparton de Eŭropo kaj Azio (escepte malproksiman nordon), la tutan Afrikon escepte la plej sekajn dezertojn kaj en multe de orienta Aŭstralio kaj (iam) Novzelando. La plej granda diverseco de specioj estas en Sudorienta Azio kaj Afriko. Inter fazanoj, kun la escepto de la Afropavo, la distribuado estas tute limigita al Azio; la Perdrikenoj havas multe pli disvastigatan distribuadon. En sia teritorio ili okupas preskaŭ ĉiun ajn disponeblan habitaton escepte la borealajn arbarojn kaj la tundron.
La familio estas ĝenerale de loĝantaj birdoj, kvankam kelkaj koturnoj entreprenas longajn migradojn. Kelkaj specioj de tiu familio estis amplekse enmetitaj en la tuta mondo, ĉefe la fazanoj kiuj estis enmetitaj en Eŭropon, Aŭstralion kaj Amerikon. Populacioj de pavoj kaj kokoj devenaj el fuĝoj el kaptiveco iĝis en diversaj lokoj sovaĝiĝaj.
Aspekto
redaktiFazanedoj estas surteremaj, surgrunde vivantaj specioj. Ili estas variaj laŭ grando kaj gamas el 43 g, en la kazo de la Blubrusta koturno, al 6 kg en la kazo de la Barata pavo. Estas ĝenerale seksa dimorfismo laŭ grando, ĉar maskloj kutime estas pli grandaj ol inoj. Ili estas ĝenerale diketaj, kun larĝaj relative mallongaj flugiloj kaj fortaj kruroj. Multaj havas spronojn en siaj kruroj, karakteroj kunhavata kun la numidoj kaj la meleagroj, sed ne kun aliaj kokoformaj birdoj. La beko estas mallongaj kaj ĝenerale fortaj, ĉefe ĉe la specioj kiuj elfosas por akiri manĝon. Maskloj de la plej grandaj specioj ofte havas brilkoloran plumaron same kiel vizaĝajn ornamaĵojn kiaj bridoj aŭ krestoj.
Kutimaro
redaktiLa fazanoj kaj perdrikoj havas varian dieton, kun manĝo kiu gamas el pure vegetaĵara dieto de semoj, folioj, fruktoj, tubers kaj radikoj, al malgrandaj animaloj inklude insektoj, insektolarvoj kaj eĉ malgrandaj reptilioj. Plej parto de specioj ĉu specialiĝas en manĝo de plantamaterialo aŭ estas predantaj, kvankam la idoj de plej parto de specioj estas insektovoraj.
Krom la variado en dieto estas konsiderinda kvanto de variado en reproduktaj strategion inter la Fazanedoj. Kompare kun birdoj ĝenerale estas granda nombro de specioj kiun ne engaĝiĝas en monogamio (la tipa reprodukta sistemo de plej parto de birdoj). La frankolinoj de Afriko kaj kelkaj perdrikoj estas klare monogamaj, sed poligamio estis konstatita ĉe fazanoj, kokoj, kaj kelkaj koturnoj, dum la reprodukta pariĝoceremonio de pavoj estis komparata kun tiu de masklaro. Nestumado kutime okazas surgrunde; nur la tragopanoj nestumas pli alte sur stumpoj de arbustoj. Nestoj povas varii el amasoj de vegetaĵaro al simplaj grataĵoj engrundaj. La inoj povas demeti ĝis 18 ovojn en la nesto, kvankam 7-12 estas pli kutima nombro, kun pli malgrandaj nombroj ĉe tropikaj specioj. Kovado estas preskaŭ ĉiam farat nur de la ino, kaj daŭras 14–30 tagojn depende de la specio.
Rilatoj kun homoj
redaktiKelkaj specioj de fazanoj kaj perdrikoj estas tre gravaj por homoj. La Bankiva koko de Sudorienta Azio estas la natura praulo de la hejmigita hejmkoko, la plej grava birdo en agrikulturo (Birdobredado). La Komuna fazano, kelkaj perdrikoj kaj koturnoj kaj kelkaj frankolinoj estis amplekse enmetitaj kaj administrataj kiel ĉasbirdoj. Kelkaj specioj estas minacataj pro homa agado.
Subfamilioj kaj genroj
redaktiOni distingas du subfamiliojn kaj ĉirkaŭ 155 speciojn:
Subfamilio Meleagrenoj
redakti- Komuna meleagro, Meleagris gallopavo
- Jukatana meleagro, Meleagris ocellata
Subfamilio Perdrikenoj
redakti- Genro Lerwa
- Neĝoperdriko, Lerwa lerwa
- Genro Tetraophasis
- Veroksa perdriko, Tetraophasis obscurus
- Seĉenia perdriko, Tetraophasis szechenyii
- Genro Alectoris
- Araba perdriko, Alectoris melanocephala
- Ruĝecstria perdriko, Alectoris magna
- Rokperdriko, Alectoris graeca
- Ĉukaro, Alectoris chukar
- Filbia perdriko, Alectoris philbyi
- Berbera perdriko, Alectoris barbara
- Ruĝa perdriko, Alectoris rufa
- Genro Ammoperdix
- Mezorienta perdriko, Ammoperdix griseogularis
- Sabloperdriko, Ammoperdix heyi
- Genro Perdix
- Griza perdriko, Ordinara perdriko aŭ simple Perdriko, Perdix perdix
- Daŭria perdriko, Perdix daurica
- Tibeta perdriko, Perdix hodgsoniae
- Genro Rhizothera
- Longbeka perdriko, Rhizothera longirostris
- Genro Margaroperdix
- Madagaskara perdriko, Margaroperdix madagascarensis
- Genro Melanoperdix
- Nigra perdriko, Melanoperdix nigra
- Genro Xenoperdix
- Rubehoperdriko, Xenoperdix obscuratus
- Udzungŭa perdriko, Xenoperdix udzungwensis
- Genro Arborophila, la arbofiloj (19 specioj)
- Genro Caloperdix
- Rustoperdriko, Caloperdix oculea
- Genro Haematortyx
- Ruĝkapa perdriko, Haematortyx sanguiniceps
- Genro Rollulus
- Rulperdriko, Rollulus roulroul
- Genro Ptilopachus
- Ŝtonperdriko, Ptilopachus petrosus
- Genro Bambusicola (2 specioj)
- Sanga fazano (genro Ithaginis)
- Sanga fazano, (I. cruentus)
- Koklass (genro Pucrasia)
- Koklass-fazano, (P. macrolopha)
- Kokofazanoj (genro Lophura)
- Kalifazano, (L. leucomelanos)
- Blankakresta kalifazano, (L. l. hamiltoni)
- Nepala kalifazano, (L. l. leucomelanos)
- Nigradorsa kalifazano, (L. l. melanota)
- Nigra kalifazano, (L. l. moffitti)
- Nigrabrusta kalifazano, (L. l. lathami)
- Vilhelma kalifazano, (L. l. williamsi)
- Oatesa kalifazano, (L. l. oatesi)
- Kraŭfurda kalifazano, (L. l. crawfurdi)
- Linia kalifazano, (L. l. lineata)
- Arĝenta fazano, (L. nycthemera)
- Imperia fazano, (L. imperialis)
- Eduarda fazano, (L. edwardsi)
- Blua fazano, (L. swinhoii)
- Salvadoria fazano, (L. inornata)
- Ruĝokula fazano, (L. erythrophthalma)
- Malaja ruĝokula fazano, (L. e. erythrophthalma)
- Bornea ruĝokula fazano, (L. e. pyronota)
- Krestofazano, (L. ignita)
- Malgranda bornea krestofazano, (L. i. ignita)
- Granda bornea krestofazano, (L. i. nobilis)
- Viejlota krestofazano, (L. i. rufa)
- Delakura krestofazano, (L. i. macartneyi)
- Siama fazano, (L. diardi)
- Bridofazano, (L. bulweri)
- Kalifazano, (L. leucomelanos)
- Orelfazanoj (genro Crossoptilon)
- Blanka fazano, (C. crossoptilon)
- Bruna fazano, (C. mantchuricum)
- Blua orelfazano, (C. auritum)
- Valiĉa fazano (genro Catreus)
- Valiĉa fazano, (C. wallichi)
- Longvostaj fazanoj (genro Syrmaticus)
- Longvosta fazano, (S. reevesi)
- Blankkola longvosta fazano, (S. ellioti)
- Nigrakola longvosta fazano, (S. humiae)
- Nigra longvosta fazano, (S. mikado)
- Kuprofazano, (S. soemmerringi)
- Tipaj fazanoj (genro Phasianus)
- Verda fazano (P. versicolor)
- Komuna fazano, (P. colchicus)
- Kaŭkazaj fazanoj, grupo Phasianus colchicus colchicus
- Blankaflugilaj fazanoj, grupo Phasianus colchicus chrysomelas/principalis
- Fazano Princo de Kimrio, Phasianus colchicus principalis
- Mongoliaj ringokolaj fazanoj aŭ Blankaflugilaj ringokolaj fazanoj, grupo Phasianus colchicus mongolicus
- Tarimaj fazanoj, grupo Phasianus colchicus tarimensis
- Ĉinaj ringokolaj fazanoj, grupo Phasianus colchicus torquatus
- Tajvana fazano, Phasianus colchicus formosanus
- Oraj fazanoj (genro Chrysolophus)
- Ora fazano, (C. pictus)
- Blankventra fazano, (C. amherstiae)
- Pavofazanoj (genro Polyplectron)
- Bronzvosta pavofazano, (P. chalcurum)
- Monta pavofazano, (P. inopinatum)
- Germajna pavofazano, (P. germaini)
- Griza pavofazano (P. bicalcaratum)
- Hajnana pavofazano, Polyplectron katsumatae
- Malaja pavofazano, (P. malacense)
- Bornea pavofazano, (P. schleiermacheri)
- Palavana pavofazano, (P. emphanum)
- Krestargusa fazano (genro Rheinartia)
- Krestargusa fazano, (R. ocellata)
- Argusfazanoj (genro Argusianus)
- Argusfazano, (A. argus)
- Duoblastria argusfazano, (Argusianus bipunctatus )
Aliaj fazanenoj
redakti- Tragopanoj, (genro Tragopan)
- Nigrakapa tragopano Tragopan melanocephalus
- Karmezina tragopano Tragopan satyra
- Grizabdomena tragopano Tragopan blythii
- Ĉina tragopano Tragopan temminckii
- Flavabdomena tragopano Tragopan caboti
- Lofoforoj aŭ Monaloj, (genro Lophophorus)
- Himalaja monalo Lophophorus impejanus
- Blankmakula monalo Lophophorus sclateri
- Verdvosta monalo Lophophorus lhuysii
- Tipaj kokoj, (genro Gallus)
- Bankiva koko Gallus gallus
- Srilanka koko, Gallus lafayetii
- Griza koko, Gallus sonneratii
- Verda koko, Gallus varius
- Tipaj pavoj de la genro Pavo
- Barata pavo Pavo cristatus
- Verda pavo Pavo muticus
- Genro Afropavo
- Konga pavo, Afropavo congensis
- Genro Tetraogallus Neĝokokoj
- Kaŭkaza neĝokoko, Tetraogallus caucasicus
- Kaspia neĝokoko, Tetraogallus caspius
- Tibeta neĝokoko, Tetraogallus tibetanus
- Altaja neĝokoko, Tetraogallus altaicus
- Himalaja neĝokoko, Tetraogallus himalayensis
- Genro Francolinus Frankolino
- Grupo Francolinus (sensu stricto):
- Nigra frankolino, Francolinus francolinus, Hinde: काला िततर
- Bunta frankolino, Francolinus pictus
- Perlofrankolino, Francolinus pintadeanus
- Griza frankolino aŭ Blanka frankolino, Francolinus pondicerianus, Hinde: सफ़ेद िततर
- Gorĝomakula frankolino, Francolinus gularis
- Grupo Peliperdix:
- Kokia frankolino, Francolinus coqui
- Blankagorĝa frankolino, Francolinus albogularis
- Ŝlegela frankolino, Francolinus schlegelii
- Lathama frankolino, Francolinus lathami
- Grupo Dendroperdix:
- Krestofrankolino, Francolinus sephaena
- Grupo Scleroptila:
- Ringokola frankolino, Francolinus streptophorus
- Finŝa frankolino, Francolinus finschi
- Levajanta frankolino, Francolinus levaillantii
- Sudafrika frankolino, Francolinus africanus
- Orientafrika frankolino, Francolinus psilolaemus
- Ŝelia frankolino, Francolinus shelleyi
- Levajanteca frankolino, Francolinus levaillantoides
- Grupo Pternistis ("Spronkokoj"):
- Skvama frankolino, Francolinus squamatus
- Ahanta frankolino, Francolinus ahantensis
- Grizastria frankolino, Francolinus griseostriatus
- Hartlaŭba frankolino, Francolinus hartlaubi
- Duspura frankolino, Francolinus bicalcaratus
- Heŭglina frankolino, Francolinus icterorhynchus
- Klapertona frankolino, Francolinus clappertoni
- Harvuda frankolino, Francolinus harwoodi
- Ruĝbeka frankolino, Francolinus adspersus
- Kablanda frankolino, Francolinus capensis
- Natala frankolino, Francolinus natalensis
- Hildebranda frankolino, Francolinus hildebrandti
- Flavkola frankolino, Francolinus leucoscepus
- Grizbrusta frankolino, Francolinus rufopictus
- Ruĝkola frankolino, Francolinus afer
- Sŭainsona frankolino, Francolinus swainsonii
- Jaksona frankolino, Francolinus jacksoni
- Konga frankolino, Francolinus nobilis
- Kameruna frankolino, Francolinus camerunensis
- Svierstra frankolino, Francolinus swierstrai
- Brunnuka frankolino, Francolinus castaneicollis
- Erkela frankolino, Francolinus erckelii
- Ĝibutia frankolino, Francolinus ochropectus
- Grupo Ptilopachus (inkludas ankaŭ la specion de la Ŝtonperdriko; ne rilata al veraj frankolinoj/spurkokoj):
- Nahana frankolino, Francolinus nahani
- Genro Galloperdix aŭ Spronkokoj
- Ruĝeca spronkoko, Galloperdix spadicea
- Bunta spronkoko, Galloperdix lunulata
- Srilanka spronkoko, Galloperdix bicalcarata
- Genro Coturnix
- Japana koturno, Coturnix japonica
- Komuna koturno, Coturnix coturnix
- Arlekena koturno, Coturnix delegorguei
- Nigrabrusta koturno, Coturnix coromandelica
- Aŭstralia koturno, Coturnix pectoralis
- Novzelanda koturno, Coturnix novaezelandiae - formortinta (1875)
- Bruna koturno, Coturnix ypsilophora
- Ĉina koturno, Coturnix chinensis
- Afrika koturno, Coturnix adansonii
- Kanaria koturno, Coturnix gomerae - prahistoria
- Genro Anurophasis
- Sudirmana koturno, Anurophasis monorthonyx
- Genro Perdicula
- Arbustara koturno, Perdicula asiatica
- Rokarbustara koturno, Perdicula argoondah
- Ruĝbeka koturno, Perdicula erythrorhyncha
- Manipura koturno, Perdicula manipurensis
- Genro Ophrysia
- Brova koturno aŭ Himalaja koturno, Ophrysia superciliosa (Draste Endanĝerita/Formortinta)
- Tetraophasis abscurus
- Tetraophasis szechenyii [1]