Duspura frankolino

La Duspura frankolino, Francolinus bicalcaratus, estas birdo de la familio de Fazanedoj de la ordo de Kokoformaj kaj grupo de afrikaj frankolinoj. Oni ĵus proponis reorganizadon de tiu specio de Francolinus en la genro Pternistis kun 23 aliaj specioj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Duspura frankolino
Duspura frankolino
Duspura frankolino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Francolinus
Specio: F. bicalcaratus
Francolinus bicalcaratus
(Linnaeus, 1766)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Pternistis bicalcaratus ayesha - MHNT

Kiel plej parto de frankolinoj, ĝi estas limigita en Afriko. Ili estas loĝantaj birdoj en tropika Okcidenta Afriko, sed estas malgranda kaj malpliiĝanta izolata populacio en Maroko. Tiu birdo troviĝas en malfermaj habitatoj kun arboj. Ili nestumas en kovrita grunda skrapaĵo, kie la ino demetas 5-7 ovojn. Tiu specio manĝas ampleksan varion de planta kaj insekta manĝo.

La masklo estas ĉefe bruna, strieca kaj punteca malhelkrema supre, dum brustaj kaj flankaj plumoj estas malhelbrunaj kun kremokoloraj punktoj en bordoj kaj centroj. La vizaĝo estas palkrema fajne makuleca malhelbruna, kaj la kapo montras brunan kronon kaj blankan superokulon. Ĝi havas brunan kolumon, blankajn vangomakulojn kaj brunajn flugilojn. La masklo kutime havas du spronnojn en ĉiu kruro, la supra pli malakra. La ino estas simila, sed kutime ne havas spronojn kaj estas iom pli malgranda kaj malpli fortika. Junuloj estas preskaŭ nedistingeblaj el plenkreskaj inoj post la juna plumoŝanĝo post kelkaj semajnoj, sed maskloj bezonas kelkajn monatojn por ekhavi spronon. Reproduktado plej ofte okazas nur post la dua jaro.

Tiu estas tre diskreta specio, sed videbla printempe kiam la masklo elsendas mekanikan krak-krak-krak el teramaso. Ĝi havas fazanecan eksplodan flugmanieron, sed ili preferas kaŝiĝi nevideble.

Referencoj redakti