La Koklass-fazanoKoklasfazano (Pucrasia macrolopha) el la ordo de kokoformaj birdoj kaj familio de fazanedoj, kaj ununura specio de la genro Pucrasia, troviĝas en la vasta regiono etenda de sudorienta Tibeto kaj okcidenta Junano, norde ĝis la sudokcidenta parto de Ljaŭning en la Nordoriento kaj oriente ĝis Ĝeĝjang, Fuĝjan kaj la norda parto de Gŭangdong en Ĉinio. Ĝi videblas ankaŭ en Afganio kaj Nepalo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Koklass-fazano


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Pucrasia
Gray,GR, 1841
Specio: P. macrolopha
Pucrasia macrolopha
(Lesson, 1829)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

 
 

Kvankam ĝi estas unu el la malplej koloraj fazanoj, la Koklasfazano estas modera ekzemplo de seksa dimorfismo.

La virbirdo havas brilan malhelverdan kapon kun bruna kaj nigra longa plumtufa kresto, po unu blankan makulegon ambaŭflanke de la kolo kaj po unu blankan makuleton sur la malsupraj palpebroj; lia plumaro estas arĝentogriza kun nigraj strioj en la mezo de la plumoj laŭlonge, kaj la mezo de ĝia malsupra korpo kaj la abdomeno estas kaŝtankolora. Li havas la unikajn karakterojn de la nigra kapo, bruna brusto kaj la rimarkindaj blankaj makuloj de la kolflankoj.

La birdino diference surhavas ĉefe helbrunan plumaron, sen malhelverda koloro sur la kapo kaj kaŝtana koloro en la malsupra korpo. Ambaŭ seksoj tamen havas distingajn longajn vostojn kun helaj plumopintoj. Nematuruloj kaj junuloj similas al plenkreskaj inoj.

La birdo longas ĉirkaŭ 46 – 53 cm la inoj kaj 58 – 64 la maskloj, kun vosto longa ĉirkaŭ 18 – 22 cm., kaj pezas ĉirkaŭ 930 – 1,135 gramojn la inoj dum maskloj pezas ĉirkaŭ 1,135–1,415 g.

Kutimaro redakti

 

La Koklass-fazanoj vivas en miksaj arbaroj el pinglarboj kaj foliarboj, 1,000 – 1,700 metrojn super la marnivelo, kaj aparte ŝatas loĝi sur rokplenaj deklivoj kun densaj veproj. Ili vivas ankaŭ en arbustaroj ĉe montpiedoj kaj riveretoj en la nordo. Ili migras supren aŭ malsupren laŭ sezonoj.

La femala kaj maskla birdoj vivas en paro dum la tuta vivo, iam formiĝas grupoj, ĉiu el ĉirkaŭ dek birdoj. Ili serĉas nutraĵon matene kaj vespere, kaj la manĝadon ĉiam akompanas ilia kriado. Ili nutras sin per folioj de poplo kaj betulo, akvilegioj, guŝoj de vicioj (Vicia unijuga), folioj de natura ulmo, herbosemoj, fungoj, fruktoj k.a. Ili nokte ripozas en arboj, aŭ sub rokaj ŝirmejoj.

Ili fekundiĝas de la fino de aprilo ĝis la komenco de julio. Ili konstruas malprofundan neston surtere inter arbustoj per branĉoj, folioj kaj herboj. La birdino ellasas 4 – 9, ordinare 5 – 7 ovojn helflavajn aŭ ĉamkolorajn, kun brunaj aŭ brunpurpuraj maldelikataj makuloj, kaj iam kun sennombraj makuletoj en la dika parto. La kovado estas plenumita de birdinoj kaj daŭras 25 – 26 tagojn. La ĵus eloviĝinta birdido pezas ĉirkaŭ 21 gramojn kaj sekse maturiĝas post unu aŭ du jaroj. La birdo estas malfacile bredebla kaj fekundigebla kaptivece, kaj ankaŭ malkonsile kaptebla pro malmulta kvanto kaj unuopa aktivado.

Subspecioj kaj disvastiĝo redakti

La Koklass-fazano havas 9 subspeciojn ĝis nun agnoskitajn, kiuj estas la jenaj:

  1. Barata koklasfazano (P. m. macrolopha),
  2. Okcidenta koklasfazano (P. m. castanea),
  3. Kaŝmira koklasfazano (P. m. biddulphi),
  4. Nepala koklasfazano (P. m. nipalensis),
  5. Mejera koklasfazano (P. m. meyeri),
  6. Oranĝkola koklasfazano (P. m. rufficollis),
  7. Flavkola koklasfazano (P. m. xanthospila),
  8. Joreta koklasfazano (P. m. jorentiana) kaj
  9. Darvina koklasfazano (P. m. darwini).

La subspecio P. m. biddulphi havas teritorion el Kaŝmiro orienten al Kullu en Barato. Kun escepto de la subspecioj P. m. nipalensis, P. m. castanea kaj P. m. macrolopha, kiuj estas endemiaj de la suda flanko de nordokcidenta kaj okcidenta Himalajoj, aliaj kvin specioj estas de Ĉinio kaj Mongolio.

La Koklass-fazano estas mezgranda kaŝema birdo limigita al altaltitudaj arbaroj el Afganio al centra Nepalo, kaj en nordorienta Tibeto al norda kaj orienta Ĉinio. Kiel la Okcidenta tragopano, ĝi ne etendas sian teritorion super la arbolimo.

Kvankam ili estas kaŝemaj sub arbustoj, kio malhelpas ties rektan vidaĵon, ili elsendas laŭtajn ĥorajn antaŭmateniĝajn alvokojn dum la reprodukta sezono kaj aŭtune, rivelante sian ĉeeston.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti