Bridofazano
La Bridofazano (Lophura bulweri) estas konata ankaŭ kiel Bulvera bridofazano aŭ Blankavosta bridofazano. Ĝi estas birdo de Sudorienta Azio el la familio de Fazanedoj kaj endemia de la arbaroj de la insulo de Borneo. Ĝi estas nune listita kiel Vundebla ĉe la IUCN.
Bridofazano | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Bridofazano, masklo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Lophura bulweri (Sharpe, 1874) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Aspekto
redaktiLa Bridofazano estas birdo kun seksa dimorfismo. Maskloj havas longon de ĉirkaŭ 77-80 cm, kaj estas nigrecaj kun iom da malhelblua nuanco kaj malhelbruna brusto, skarlataj kruroj, tre blanka vosto de 32 longaj, kurbaj plumoj kaj tre brilblua vizaĝa nuda kaŭtaĵo kun du bridoj kiuj kaŝas la kapoflankoj kaj pendas kvazaŭ snuroj super la brusto kaj utilas kiel seksa allogaĵo por pariĝado; tio nomigas la specion. Ino havas longon de ĉirkaŭ 55 cm kaj estas ĝenerale bruneca kun ruĝaj kruroj kaj blueca vizaĝa haŭtaĵo. La irisoj estas ruĝaj.
Distribuado kaj habitato
redaktiLa Bridofazano estas endemia de la insulo de Borneo ĉefe el nordorienta pinto ĝis centra parto kaj en sudorienta pinto. Dum la specio estas loke komuna en protektitaj areoj (ekz. en Nacia Parko Kajan Mentarang, Orienta Kalimantano) ĝi estas rare trovata ie ajn plie. Tiu birdo loĝas en tropikaj arbaroj de montetoj kaj malaltaj montararbaroj, ŝajne prefere en pluvarbaroj de altaj teroj kaj ĝi rare vizitas malaltajn terojn sub altitudo de 300 m. La dieto konsistas ĉefe el fruktoj, vermoj kaj insektoj.
Sezona migrado estas malhelpata de agrikulturo, forstado kaj pliiĝanta homa populacio. Foje la specio povas malaperi dum jaroj de iuj lokoj.
Statuso
redaktiLa Bridofazano estas listita kiel Vundebla ĉe la IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj pro rapide malpliiĝanta populacio de 1,000 al 10,000 individuoj. Ĉefaj kialoj de tiu malpliiĝo estas habitatoperdo kaj fragmentado pro komerca lignoproduktado kaj arbaraj incendioj. Loka ĉasado plej verŝajne malplibonigas la situacion de la birda populacio. Krome programoj de kaptiva birdobredado klopodas helpi la konservadon de la specio sed kun malmulta sukceso.[1]
Kaptiveco
redaktiTiu specio estas tre rare tenita kaptive en zooj. La ununura okcidenta zoo kiu nune loĝigas la specion estas la Bestoĝardeno de San Diego kiu havas unu paron de tiuj birdoj. La Birdoparko Walsrode de Germanio havas tiun birdon nur tiom ĵuse kiom el 2003, kaj la Bestoĝardeno de Antverpeno, Belgio, sukcesis bredi la birdojn. La Antverpena Zoo estis tre sukcesa ĉe multaj el la specioj de la genro Lophura.
Etimologio
redaktiLa Bridofazano apartenas al la ordo Kokoformaj, de la familio de Fazanedoj. La genra nomo Lophura devenas el la greka vorto lophos por kresto aŭ tufo. La specia nomo bulweri estas laŭ Sir Henry Ernest Gascoyne Bulwer, Guberniestro de Labuan 1871-1875, kiu prezentis la tipan specimenon ĉe la Brita Muzeo.
Referencoj
redakti- ↑ Roach J. Vanishing Borneo Pheasants Look Great but Won't Mate National Geogrpahic News. April 2005
Eksteraj ligiloj
redakti- Angle Arkivigite je 2011-05-25 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 17a de januaro de 2011
- BirdLife Species Factsheet Arkivigite je 2009-01-02 per la retarkivo Wayback Machine
- IUCN Ruĝa Listo
- Bridofazano (Lophura bulweri) Arkivigite je 2006-09-27 per la retarkivo Wayback Machine