Levajanteca frankolino

La Levajanteca frankolino (Scleroptila levaillantoidesFrancolinus levaillantoides) estas birdo de la familio de Fazanedoj de la ordo de Kokoformaj kaj grupo de afrikaj frankolinoj. Oni ĵus proponis reorganizadon de tiu specio de Francolinus en la genro Scleroptila kun F. streptophorus, F. levaillantii, F. africanus, F. psilolaemus, F. shelleyi kaj F. finschi.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Levajanteca frankolino
Levajanteca frankolino
Levajanteca frankolino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Francolinus
Specio: F. levaillantoides
Francolinus levaillantoides
(Smith, 1836)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi troviĝas en herbejoj kaj arbaroj de Afriko.[1]

Aspekto redakti

Maskloj kaj ino havas la saman plumaron. La masklo povas esti distingita pro havo de spronoj pli grandaj ol tiuj de la ino. La Levajanteca frankolino montras nigrecan brunan bekon kun flaveca bazo. La irisoj estas brunaj, kaj la kruroj flavecaj. Kapo kaj kolflankoj estas okrabrunaj kun strio de nigrablankaj makuletoj kiu descendas el okulo al la kolflankoj. La gorĝo estas blanka kun malhela bordo, formanta zonon subbustran. La brusto kaj subaj partoj estas okrabrunaj kun multaj ruĝecbrunaj makuletoj kaj strioj kiuj etendiĝas al flankoj. La supraj partoj estas malhelbrunaj.

La Levajanteca frankolino estas tre varia laŭ plumaro kaj estas facile konfuzebla kun la Levajanta frankolino el kiu ĝi povas esti distingita pro havo de fajna, ne larĝa, brustozono. Ĝi diferenciĝas el la Ŝelia frankolino por manko de nigraj kaj blankaj markoj en suba brusto kaj ventro kaj pro havo de nur unu vizaĝa strio (tiu mustaĉa) kiu kuniĝas ĉe la brusto por formi la brustozonon. Ĝi diferencas el la Sudafrika frankolino pro havo de blanka, ne grizmakulita, gorĝo,

Distribuado redakti

La Levajanteca frankolino estas distribuata en du geografiaj grupoj ege distingaj, respektive nordoriente kaj sudokcidente de la kontinento afrika. La areo de la sudaj populacioj etendas el sudorienta Angolo tra la centro de Namibio kaj Bocvano al Sudafriko (okcidenta kaj suda Transvalo, Libera ŝtato de Oranĝo, Lesoto kaj nordo de la provinco de Kablando). La nordaj populacioj havas areon tre fragmentata en Sudano kaj Ugando. Ili loĝas ankaŭ en montaj regionoj de Etiopio, norda Somalio, Ĝibutio kaj Eritreo.

Ĉe la taksonoj el la norda parto de ties distribuado (Etiopio, Sudano, Somalio, Ugando kaj Kenjo), la kollinio ne atingas la okulon kaj la ventro estas blankeca.[1] Ĉe la sudaj taksonoj (Angolo, Namibio, Bocvano, Sudafriko) la kollinio atingas la okulon kaj la ventro estas sablokolora.[1] Tio permesis al kelkaj fakuloj trakti ilin kiel separataj specioj: la Arĉera aŭ Akacia frankolino (S. gutturalis kun subspecio lorti) en nordo, kaj la Oranĝorivera frankolino (S. levaillantoides kun subspecio jugularis) sude.[1]

La Levajanteca frankolino loĝas ĉefe en sekaj herbejoj kun aŭ sen arbustaro. Ili troviĝas same en arbaroj aridaj kaj herbejaj kaj ĉe montodeklivoj ŝtonecaj. Tiu specio povas supreniri ĝis 2500 m en Etiopio kaj Ugando.

Subspecioj redakti

De la grupo suda estas agnoskataj la jenaj subspecioj: F.l. levaillantoides (Sudafriko, norda kaj centra Namibio), inklude la variantojn pallidior, ludwigi, gariepensis, watti, langi kaj kalaharica - F.l. jugularis (Norda Namibio kaj Angolo) inklude la variantojn cunenensis kaj stresemanni. En la norda grupo oni agnoskas nur : F.l. gutturalis, tre kurioza subspecio kiu loĝas en Eritreo kaj F.l. lorti (Sudano, Ugando, Etiopio kaj Somalio). Tiu lasta inkludas la variantojn archeri, stantoni kaj friedmanni.

Kutimaro redakti

La Levajanteca frankolino estas timida kaj tre prudenta birdo. For de malmultaj eliroj el ŝirmejoj por manĝo, oni povas observi ĝin tre rare kaj oni detektas ĝin danke al ties krioj. La Levajanteca frankolino vivas kutime kiel paroj aŭ malgrandaj grupoj ĝis dekduo de individuoj. Eĉ kaze de danĝero ili ne emas flugi kaj preferas fuĝi kure al vegetaĵaro. Ili uzas surprizan strategion kaŝe ĉe kelkaj grandaj mamuloj por eviti predantojn.

Reproduktado redakti

La Levajanteca frankolino estas monogama. La nesto estas simpla grunda skrapaĵo iom kovrita de herboj. La ino demetas 5 al 8 ovoj, helrozkoloraj al brunecflavaj kun foje malgrandaj brunaj makuletoj. La reprodukta sezono varias depende de la regionoj : februaro-majo kaj septembro-oktobro en Transvalo, junio en Namibio, aprilo, aŭgusto kaj decembro en Angolo, februaro, aprilo kaj aŭgusto en Etiopio, majo-junio en Somalio.

Manĝo redakti

La Levajanteca frankolino estas ĉegfe vegetarano. Ili manĝas grenon, bulbojn kaj radiketojn de plantoj de la genro Moraea. Ili manĝas ankaŭ insektojn.

Protektado redakti

La statuso de la Levajanteca frankolino estas malfacile difinebla ĉefe ĉe la populacioj de la nordo de la kontinento. Ili ne estas raraj en Etiopio, sed la informo estas ege malnovaj ĉe Somalio kaj Ĝibutio. En Ugando tiu birdo estas limigita ĉe la ĉirkaŭoj de la monto Moroto. En Namibio kaj sendube en Bocvano, la populacio iomete pliiĝas. En Sudafriko, kie la populacio estas ĉirkaŭ 100,000 individuoj, ili estas male malpliiĝanta. Tutmonde la specio estas konsiderata kiel Malplej Zorgiga.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 McGowan, P. J. K. (1994). Orange River Francolin (Francolinus levaillantoides). Pp. 494-495 in: del Hoyo, J., Elliott, A., & Sargatal, J. eds. (1994). Handbook of the Birds of the World. Vol. 2. New World Vultures to Guineafowl. Lynx Edicions, Barcelon. ISBN 84-87334-15-6