Ruĝecstria perdriko

La Ruĝecstria perdriko (Alectoris magna) estas specio de birdo de la subfamilio de perdrikenoj en la familio de Fazanedoj. Iam estis inkludata en la genro Caccabis, kie C. hwanghoensis estis sinonimo. Nun formas superspecion kun A. graeca, A. chukar kaj A. philbyi. Estis konsiderata raso de A. graeca. Ĝi estas monotipa.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝecstria perdriko
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Alectoris
Specio: A. magna
Alectoris magna
(Przewalski, 1876)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Disvastiĝo redakti

 
Distribuado de la Ruĝecstria perdriko en malhelblua koloro plej oriente, dum la aliaj okcidentaj parencoj montras aliajn kolorojn.

Ĝi troviĝas nur en nordacentra Ĉinio (Kinghai kaj sudorienta Gansuo, Montoj Ĉing Hai Ku kaj norda Tibeto).

Aspekto redakti

Ĝi estas helgriza perdriko kun rimarkinda kapobildo konsista je tre ruĝa kaj fortika beko, ruĝa okulringo, kaj tre larĝa nigra traokula strio kiu malantaŭokule enhavas internan aŭ flankan helbrunan pli mallarĝan strion, en kolflankoj la strio ĉu nigra ĉu helbruna turniĝas antaŭen enfermante la blankan ampleksan gorĝareon. La krono estas helgriza kaj en brusto kaj supra dorso estas sablokoloraj al helbrunaj nuancoj. La subaj partoj estas sablokoloraj kaj en flanko estas du rondaj areoj de tre markata strieco kun alternaj blankaj kaj grizaj strioj ĉiuj borditaj je nigro. La kruroj estas tre ruĝaj.

Referencoj redakti