Perdrikoj

(Alidirektita el Perdrikenoj)

Perdrikoj estas birdoj de la familio de Fazanedoj kaj ene de ĝi de la subfamilio de Perdicinae aŭ en Esperanto Perdrikenoj. Ili formas nemigrantan malnovmondan grupon. Tre ofte oni uzas la terminon “perdriko” pli specife, nur por la birdospecioj de la plej konataj genroj: nome, Alectoris kaj Perdix.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Perdrikoj
Griza perdriko (Perdix perdix)
Griza perdriko (Perdix perdix)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Emberizidae
Genro: [[]]
Genroj de subdivizioj

Alectoris
Ammoperdix
Anurophasis
Arborophila
Bambusicola
Caloperdix
Coturnix
Francolinus
Galloperdix
Haematortyx
Lerwa
Margaroperdix
Melanoperdix
Ophrysia
Perdicula
Perdix
Ptilopachus
Rhizothera
Rollulus
Tetraogallus
Tetraophasis
Xenoperdix

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Estas mezgrandaj birdoj, intermezaj inter la plej grandaj fazanoj kaj la plej malgrandaj koturnoj. Perdrikoj estas indiĝenaj de Eŭropo, Azio, Afriko, kaj Mezoriento. Perdrikoj estas surgrundonestumantaj semomanĝantoj.

Laŭ legendo de la greka mitologio, la unua perdriko aperis kiam Dedalo ĵetis sian nepon, Perdikson, de tegmento dum ĵaluza koleratako.

Perdrikoj estas fama aperaĵo en la kristnaska kanto "The Twelve Days of Christmas" (La 12 kristnaskaj tagoj), kie ili aperas en la linio, "And a partridge in a pear tree" (kaj perdriko en pirarbo).

Specilisto en taksonomia ordo redakti

Eksteraj ligiloj redakti