Alectoris estas genro de birdoj de la subfamilio de perdrikenoj en la familio de Fazanedoj kun membroj en suda Eŭropo, norda Afriko kaj Arabio, kaj tra Azio en Pakistano al Tibeto kaj okcidenta Ĉinio. Membroj de la genro, ĉefe la Ĉukaro kaj la Ruĝa perdriko, estis enmetitaj en Usono, Kanado, Novzelando kaj Havajo. En kelkaj landoj, kiaj Britio, estas komunaj hibridoj inter la du disvastigataj Enmetitaj specioj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Alectoris
Ĉukaro

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Emberizidae
Genro: Alectoris
Tutmonda teritorio
Tutmonda teritorio
Tutmonda teritorio
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Perdiz roja, Alemania.
Mozaiko de Alectoris trovita en Caesaria, Israelo

Tiuj estas nemigrantaj birdoj de seka, malferma kaj ofte monteca kamparo. La nesto fariĝas en fuŝe kovrita grundoskrapaĵo, kie la ino demetas ĝis 20 ovojn. Ili manĝas ampleksan varion de semoj kaj iome da insektoj.

Ili estas diketaj birdoj, tipe kun helbruna aŭ griza dorso, griza brusto kaj sablokolora ventro. La vizaĝo estas blanka aŭ blankeca kun malhela gorĝo. Ili havas ruĝecstriecajn flankojn kaj ruĝajn krurojn. Kaze de ĝenado, ili preferas kuri pli ol elflugi, sed se necese ili flugas mallongajn distancojn per rondoformaj flugiloj.

Specioj laŭ taksonomia ordo redakti

Oni konas prahistorian specioj, A. peii, el Ĉinio. Alia, A. baryosefi, estis priskribita el komenca Plejstoceno per fosilioj troviĝintaj ĉe El-Ubejdijo (Jordana valo), Israelo.

Referencoj redakti

  • Madge, Steve; McGowan, Philip J. K. & Kirwan, Guy M. (2002): Pheasants, partridges and grouse : a guide to the pheasants, partridges, quails, grouse, guineafowl, buttonquails and sandgrouse of the world. Helm Identification Guides, London. ISBN 0-7136-3966-0