La genro Xenoperdix ("laŭsignife stranga perdriko"), priskribita nur en 1994, konsistas el du specioj de afrikaj perdrikoj, tio estas birdoj de la familio de Fazanedoj de la ordo de Kokoformaj kaj subfamilio de Perdrikenoj. Ili estas plej proksime rilataj al la Arbofiloj de Sudorienta Azio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Xenoperdix
Griza perdriko
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Emberizidae
Genro: Xenoperdix
Distribuado de la genro Xenoperdix en Tanzanio: ruĝe, en la nordo, tiu de Xenoperdix Rubeho; blue, en la sudo, tiu de Xenoperdrix Udzungwa.
Distribuado de la genro Xenoperdix en Tanzanio:
ruĝe, en la nordo, tiu de Xenoperdix Rubeho;
blue, en la sudo, tiu de Xenoperdrix Udzungwa.
Distribuado de la genro Xenoperdix en Tanzanio:
ruĝe, en la nordo, tiu de Xenoperdix Rubeho;
blue, en la sudo, tiu de Xenoperdrix Udzungwa.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ili havas tre striecajn plumarojn kaj ruĝan bekon. Xenoperdix troviĝas nur en arbaroj de la Montoj Udzungŭa kaj la altaj teroj de Rubeho de Tanzanio. Dekomence oni supozis monotipan genron, sed poste la populacio de Rubeho estis agnoskata kiel distinga specio post revizio de ties molekulaj kaj morfologiaj karakteroj (Bowie & Fjeldså, 2005).

Specioj redakti

Referencoj redakti

  • Bowie, Rauri C.K. & Fjeldså, Jon (2005): Genetic and morphological evidence for two species in the Udzungwa forest partridge. Journal of East African Natural History 94(1): 191–201. PDF plena teksto Arkivigite je 2006-09-28 per la retarkivo Wayback Machine