Ruĝecgorĝa perdriko

La Ruĝecgorĝa perdriko (Arborophila rufogularis) estas mezgranda birdo de la familio de Fazanedoj de la ordo de Kokoformaj kaj subfamilio de Perdrikenoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝecgorĝa perdriko
Ruĝecgorĝa perdriko
Ruĝecgorĝa perdriko
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Arborophila
Specio: A. rufogularis
Arborophila rufogularis
(Blyth, 1850)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi troviĝas en Bangladeŝo, Butano, Ĉinio, norda Barato, Laos, Birmo, Nepalo, Tajlando kaj Vjetnamio. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj montarbaroj.

Temas pri tre helgriza perdriko kun tre griza brusto, pli helgriza ventro kun markata brunablanka flanka strieco, la supra dorso estas griza kun iom da strieca kaj la suba dorso pli strieca. La flugiloj montras tri striojn de plumoj kun nigra pinto, helgriza centro kaj ruĝoranĝa bazo. La kruroj estas ruĝecaj. La kapobildo montras sur strieca fono tre markatajn blankajn striojn kaj superokulan kaj mustaĉan; krome estas ruĝecoranĝa gorĝareo, kiu nomigas la specion kaj en la komuna nomo kaj en la latina scienca nomo, kaj tre markatan ruĝan okulringon.

Referencoj redakti