Neĝoperdriko

(Alidirektita el Lerwa)

La Neĝoperdriko (Lerwa lerwa) estas ĉasbirdo de la familio de Fazanedoj kiu troviĝas amplekse en altaltitudaj regionoj de Himalajo de nordaj Barato kaj Pakistano, Nepalo kaj sudokcidenta Ĉinio. Ĝi estas la ununura specie ene de sia genro. Tiu specio troviĝas en alpaj paŝtejoj kan malfermaj montetoj super la arbolimo sed ne en nuda roka tereno kiel la Himalaja neĝokoko kaj ne estas tiom timema kiom tiu specio. Maskloj kaj inoj aspektas simile laŭ plumaro, sed maskloj havas spronon en siaj tarsoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Neĝoperdriko


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Meleagris
Specio: L. lerwa
Lerwa lerwa
(Hodgson, 1833)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Ilustraĵo de Neĝoperdriko

Aspekto redakti

 
Kapo montranta striecon kaj kurban bekon

Tiu Neĝoperdriko aspektas griza supre kaj bruna sube kun makulecaj flankoj kaj brilruĝaj beko kaj kruroj kaj la supraj partoj fajne striecaj je nigroblanko. Dumfluge la bildo de la malhelbrunaj unuarangaj kaj duarangaj kun mallarĝablanka bordo faras ilin iome kiel la multe pli granda Tibeta neĝokoko. La 14 plumovostoj estas malhelaj kaj striecaj je blanko. Estas variado en nuancoj kaj kelkaj birdoj havas preskaŭ nigran kronon.[1] La unuarangaj kaj duarangaj estas brunaj kaj la brusto tre senmarke bruna kun makulecaj flankoj. La ventro havas pli da blanko kaj la plej subaj flankoj kaj plumoj ĉirkaŭ ventraj estas striecaj je bruno kaj blanko. La subvosto estas bruna kun nigranuanca strieco kaj blankaj pintoj. Juuloj havas la subajn partojn makulecajn kaj la striecon malpli distingan. La tarso estas plumokovritaj antaŭe de la kruroj ĝis la fingroj.[2][3][4]

Ili estas 38–40 cm longaj. La inoj pezas 450–580 g; la maskloj, 550–700 g. Ambaŭ seksoj estas similaj laŭ plumaro, inoj ne havas spronon, la masklo havas akran spronon kaj foje duan komencan spronon. Idoj similas al idoj de la Sanga fazano.[5]

Taksonomio kaj sistematiko redakti

Tiu specio Neĝoperdriko estis unuafoje priskribita de Brian Houghton Hodgson kiu donis al la genro la nomon Lerwa baze sur la nomo de la specio en lingvo Bhutia en Nepalo.[6] Hodgson initially placed it in the genus Perdix calling it Perdix lerwa.[7] La subspecio, L. l. major estis priskribita de Richard Meinertzhagen el Siĉuano dum L. l. callipygia el suda Kansuo estis notita de Stegmann en 1938, sed tiuj lastaj ne estas kutime agnoskataj.[8][9][10] Tiu specio estis retenita en tiu monotipa genro pro diversaj singularaĵoj kiaj la pluma tarso kaj la manko de klara seksa dimorfismo laŭ plumaro.[5] Specio de birdopediko, Chelopistes lervicola, estis priskribita kiel ektoparazito de tiu specio, kaj alia specio de tiu pedikogenro parazitas la Kracedojn, Meleagredojn kaj Odontoforenojn de la Nova Mondo.[11]

Distribuado kaj statuso redakti

La Neĝoperdriko troviĝas en Himalajo el Pakistano al Arunaĉal Pradeŝ laŭlonge de altaj teritorioj, ĉefe de 3000 al 5000 m (rare sub 2000 m) altitude. Ĝi troviĝas super la arbolimo sed ne en tiom nuda kaj ŝtoneca tereno kiel la neĝokokoj.[8] Although said to be found in Afghanistan, there is no evidence.[1] La specio troviĝas ĉe granda areo kiu ĝenerale estas konsiderata de malalta konservozorgo. Ĝi estas ĉasata je iu etendo, pro sia kutimo esti pli facile alproksimigebla ol la neĝokoko kaj malpliiĝis laŭ populacio en kelkaj areoj.[5]

La kutima habitato estas alpaj paŝtejoj, malfermaj herbejaj montetodeklivoj kun herbo, likenoj, filikoj kaj rododendroj. Ĝi troviĝas inter malgrandaj neĝareoj sed ne en tiom ŝtona aŭ nuda grundo kiom la neĝokokoj. Tamen tiuj birdoj estas tre lokaj en sia distribuado.[1][5]

Kutimaro kaj ekologio redakti

 
Ilustraĵo ĉe Game birds of India (1890) de Allan Octavian Hume kaj Charles Henry Tilson Marshall.

La Neĝoperdriko troviĝas en malgrandaj grupoj, kutime el 6 al 8 sed ĝis 30 for de la reprodukta sezono. Kaze de ĝeno, ili kutime elflugas alten antaŭ foriri per bruaj flugilfrapoj. La flugmaniero estas rapida kaj sonora. Ĝi havas kutimon sunbani surroke dum tagmezo.[1] La alvoko dum la reprodukta sezono similas al tiu de la Griza frankolino de la ebenaĵoj.[5] Ĝi estis komparita laŭ kutimaro al la Monta lagopo. Ili manĝas muskon, likenojn kaj burĝonojn de plantoj. Ili englutas ankaŭ sablerojn aŭ ŝtonetetojn por helpi digeston.[12][13]

La reprodukta sezono estas el majo al julio. Oni supozas, ke maskloj estas monoginaj. La nesto estas skrapaĵo en montetodeklivo sub ŝirmo de roko, ĉu gratita de ili aŭ jam disponebla. La nesto estas foje kovrita per musko sed bone kaŝita. La ino demetas 3 al 5 ovoj kaj ino kovas dum masklo staras vigle. Gepatroj povas uzi la teknikon de la Trompoceremonio por misatentigi predantojn. Ili alvokas laŭ kompare pli milda malaltatona noto al junuloj, kiuj respondas per kokidecaj ĉiip.[14][15][16][17]

Krom la Chelopistes lervicola priskribita kiel ektoparazito de tiu specio, oni konstatis iksodon nome Argas himalayensis.[18][19]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Rasmussen PC & JC Anderton. (2005) Birds of South Asia: The Ripley Guide. Volume 2. Smithsonian Institution & Lynx Edicions, p. 118–119.
  2. Blanford, WT. (1898) Fauna of British India. Birds 4. Taylor and Francis, London, p. 145–146.
  3. Oates, EW. (1898) A manual of the Game birds of India. Part 1. A J Combridge, Bombay, p. 196–199.
  4. Jerdon, TC. (1864) The Birds of India. Volume 3. George Wyman & Co, London, p. 555–557.
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 5,4 Ali, S & S D Ripley. (1980) Handbook of the birds of India and Pakistan, 2‑a eldono 2, Oxford University Press, p. 6–8. ISBN 0195620631.
  6. Pittie, A (2004). “A dictionary of scientific bird names originating from the Indian region”, Buceros 9 (2), p. 1–30. 
  7. Anon. (1833). “Characters of a new species of Perdix (P. Lerwa)”, Proceedings of the Zoological Society of London, p. 107. 
  8. 8,0 8,1 Baker, ECS. (1928) Fauna of British India. Birds. Volume 5, 2‑a eldono, Taylor and Francis, London, p. 432–435.
  9. Meinertzhagen R (1927). “Systematic Results of Birds collected at high altitudes in Ladak and Sikkim”, Ibis 69 (3), p. 571–633. doi:10.1111/j.1474-919X.1927.tb05372.x. 
  10. Marien, Daniel (1951). “Notes on some pheasants from southwestern Asia, with remarks on molt”, American Museum novitates 1518, p. 1–25. 
  11. Clay T (1974). “Geographical distribution of the avian lice (Phthiraptera): a review”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 71 (3), p. 536–547. 
  12. Jerdon, TC. (1864) The Game birds and Wild fowl of India. Military Orphan Press, p. 68–70.
  13. Finn, Frank. (1911) The game birds of India and Asia. Thacker, Spink & Co, Calcutta, p. 91–92.
  14. Finn, Frank. (1915) Indian Sporting Birds. Francis Edwards, London, p. 240–242.
  15. Whymper, SL (1910). “Birds' nesting in Garhwal”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 19 (4), p. 990–991. 
  16. Hume AO & CHT Marshall. (1880) The Game birds of India, Burmah and Ceylon. Self published.
  17. Hume, AO. (1890) The nests and eggs of Indian Birds. Volume 3, 2‑a eldono, R H Porter, London, p. 428.
  18. Hoogstraal, H; Kaiser, MN (1973). “Observations on the Subgenus Argas (Ixodoidae: Argasidae, Argas). 7. A. (A.) himalayensis, New Species, Parasitizing the Snow Partridge, Lerwa lerwa, in Nepal”, Annals of the Entomological Society of America 66 (1), p. 1–3. 
  19. Clay, Theresa (1941). “A new genus and species of Mallophaga”, Parasitology 33, p. 119–129. doi:10.1017/S0031182000024318. 

Eksteraj ligiloj redakti