Iksodo

Iksodo (Ixodes) estas genro de traĥeuloj el la ordo de akaroj, kiu vivas sur herbo kaj arbetoj, sed suĉas sangon de mamuloj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Iksodo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Artropodoj Arthropoda
Klaso: Araneoidoj Arachnida
Ordo: Akaro Acarina
Subordo: Parasitiformes
Superfamilio: Iksodo Ixodoidea
Familioj

Ixodidae
Argasidae
Nuttalliellidae

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi transigas mikrobojn kiuj kaŭzas malsanon de Lyme (Borrelia) kaj makulan febron (Rickettsia rickettsii)

Ĝi forte multiĝas, se la vintro estas milda kaj la somero varmeta, pluva.

En Hungario vivas ekz. 42 specioj, sed la danĝerajn malsanojn (kiel la virusan meningiton kaj la bakterian morbon de Lyme) disvastigas nur la kutima iksodo. Sed tiuj malsanoj estas akireblaj eĉ per trinko de bovo-, kapro- aŭ ŝafolakto.

La piko de iksodo ne estas rimarkebla, ĉar iksodo anastezas la haŭton de viktimo antaŭ la piko. Ĝi suĉas la sangon nur dum la unuaj kelkaj horoj, tiam oni povas ankoraŭ eltiri ĝin, tiam ĝi ankoraŭ ne infektas la homon. Sed post 4-6 horoj, ĝi infektas la homajn histojn. Laŭ ĝeneralaj spertoj, nur ĉiu 1000-a iksodo estas infektokapabla per meningita viruso kaj nur ĉiu 10-a per bakterio de la Lyme-malsano. La infekton montras ruĝiĝo ĉirkaŭ la pikloko.

Oni povas vakcini kontraŭ meningita infekto (la 2-a vakcino sekvas la unuan post 1-3 monatoj kaj la 3-a vakcino sekvas la duan post unu jaro). Tio protektas la homon kontraŭ infekto de meningito dum 3 jaroj. Kontraŭ la malsano de Lyme (boreliozo) ne ekzistas preventa vakcino.

Malsano de Lyme estas malfacile ekkonebla malsano, kun jenaj simptomoj:

  • laciĝemo
  • malrapidiĝemo
  • artikaj kaj muskolaj doloroj
  • perturboj de la nerva sistemo, memoro
  • ŝveliĝo de limfaj nodoj

Oni devas eviti herbaron kaj arbarojn iksodoriĉajn, sed enirinte tian lokon oni devas bone sin vesti (longa pantalono, ŝtrumpeto, blanka ĉapelo). La iksodoj kutimas atendi siajn viktimojn troviĝante fine de herbo; tial plej bone oni evitu kuŝi inter herboj.

Eksteraj ligiloj redakti