La Bunta spronkoko (Galloperdix lunulata) estas birdo de la familio de Fazanedoj troviĝanta en rokaj montaroj kaj arbustaroj ĉefe en duoninsula Barato. Maskloj estas pli brilkoloraj kaj blanke punktecaj. Maskloj havas 2 al 4 spronojn dum inoj povas havi 1 aŭ 2 spronojn ĉe siaj tarsoj. La specio troviĝas ĉefe ĉe roka kaj arbustaraj arbaraj habitatoj malkile la Ruĝeca spronkoko. Ili troviĝas ĉe la subkreskaĵaro en paroj aŭ malgrandaj grupoj, kaj fuĝas kure kaj rare ekfluge.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Bunta spronkoko
Bunta spronkoko, masklo ĉe Rezervejo Daroji Sloth Bear, Barato
Bunta spronkoko, masklo ĉe Rezervejo Daroji Sloth Bear, Barato

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Galloperdix
Specio: G. lunulata
Galloperdix lunulata
(Valenciennes, 1825)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

 
Bunta spronkoko

Tiu spronkoko estas distinga ĉar ne havas nudan vizaĝan haŭtaĵon malkiel ĉe la Ruĝeca spronkoko. La masklo havas nigran voston kaj okrajn subajn partojn kiuj kontrastas kun la pli malhelaj supraj partoj. La plumaro de la supraj partoj kaj la flugilplumoj havas blankajn punktojn borde je nigra. La kapo kaj kolo de la masklo estas nigraj kun verdeca nuanco kaj tre fajne blankepunktecaj dum la dorso, pugo kaj flugilkovriloj estas brunaj. La ino estas multe pli senkolora kun ruĝeca brovo kaj orelkovriloj. La gorĝo estas pala kaj punkteca kiel ĉe masklo sed la ino ne havas blankan punktecon korpe. La beko kaj kruroj estas malhelgrizaj, kun 2 al 4 tarsaj spronoj ĉe masklo. Ankaŭ inoj povas havi 1 aŭ 2 spronojn.[1] La vosto estas foje tenita supren.[2][3][4]

Distribuado kaj habitato redakti

La Bunta spronkoko troviĝas en kelkaj partoj de la teritorioj de Aravalli en Raĝastano,[5][6][7][8] montetoj de centra Barato (Paĉmarhi[9]) kaj la rokaj montetoj kaj sekaj arbaraj areoj de suda Barato. Ili estis konstatitaj ankaŭ en la regiono Nallamalai de Andra Pradeŝ en orientaj Ghatoj.[10] La habitato estas pli seka ol tiu de la Ruĝeca spronkoko.[2] En partoj de suda Barato, ili troviĝas en rokaj montetoj kun arbustaraj deklivoj, kio estas habitato uzata ankaŭ de la Flavgorĝa piknonoto.[11][12]

Kutimaro kaj ekologio redakti

La Bunta spronkoko troviĝas en paroj aŭ malgrandaj familigrupoj de ĝis 6 individuoj kaj tendencas resti en subkreskaĵaro, rare ekflugante. La alvoko estas laŭta ripeteca serio de notoj ĉur, ĉur, ĉur. Ili manĝas berojn (inklude Ziziphus oenoplia kaj de lentano Lantana camara) same kiel insektoj kaj floroj (Madhuca longifolia)[13]; kaj vizitas akvejojn mateniĝe.[1]

La reprodukta sezono estas januaro al junio (ĉefe februaro, sed oni vidis idojn en aŭgusto, post la pluvoj, en partoj de Raĝasthano[5]). Pariĝado inkludas masklan manĝoferon perbeke al ino.[14][15] Oni supozas, ke spronkokoj estas genro monogama.[16] La nesto estas skrapaĵo engrunda kovrita per folioj ofte situa sub rokaĵo. La ovaro estas de 3 al 4, pli rare 5, palkremaj ovoj. Nur la ino kovas, sed ambaŭ gepatroj zorgas la idaron. Ili faras uzon de la trompoceremonio por forigi predantojn el la idaro.[13]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Pitman, C. R. S. (1914). “The habits of the Painted Spur-fowl (Galloperdix lunulata)”, J. of the Bombay Natural History Society 22, p. 801–802. 
  2. 2,0 2,1 Rasmussen PC & JC Anderton. (2005) Birds of South Asia. The Ripley Guide. Volume 2. Smithsonian Institution & Lynx Edicions, p. 128–129.
  3. Blanford WT. (1898) Fauna of British India. Birds. Volume 4. Taylor and Francis, London, p. 106–108.
  4. Baker, ECS (1920). “The game birds of India, Burma and Ceylon. Part 29”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 27 (1), p. 1–24. 
  5. 5,0 5,1 Sankar, K (1993). “Painted Spurfowl Galloperdix lunulata (Valenciennes) in Sariska Tiger Reserve, Rajasthan”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 90 (2), p. 289. 
  6. Reddy, GV (1994). “Painted Spurfowl in Sariska”, Newsletter for Birdwatchers 34 (2), p. 38. 
  7. Kumar,Shantanu (1996). “Record of the Painted Spurfowl, Galloperdix lunulata (Valenciennes) in Ramgarh Sanctuary of District Bundi, Rajasthan”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 93 (1), p. 89. 
  8. Sharma, Ashok Kumar (1996). “Painted Spurfowl, Galloperdix lunulata (Valenciennes) in Rajasthan”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 93 (1), p. 90. 
  9. Ranjitsinh, MK (1999). “The Painted Spurfowl Galloperdix lunulata Valenciennes in Ranthambhore National Park, Rajasthan”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 96 (2), p. 314. 
  10. Morgan, RW (1874). “To the Editor”, Stray Feathers 2 (6), p. 531–532. 
  11. Prasad,JN; Karthikeyan,S; Srinivasa,TS; Subramanya,S; Shyamal,L (1992). “Distribution of Painted Spurfowl in Karnataka”, Newsletter for Birdwatchers 32 (7&8), p. 11–12. 
  12. Sharma, AK (1981). “Distribution of some birds in Rajasthan”, Newsletter for Birdwatchers 21 (12), p. 7–8. 
  13. 13,0 13,1 Ali, S & SD Ripley. (1980) Handbook of the Birds of India and Pakistan. Volume 2, 2‑a eldono, Oxford University Press, p. 70–71.
  14. Stokes, AW & HW Williams (1971). “Courtship feeding in gallinaceous birds”, The Auk 88 (3), p. 543–559.  Arkivigite je 2011-06-06 per la retarkivo Wayback Machine
  15. Swain, AJ (1965). “Account of the breeding of the Painted Spurfowl. (Galloperdix lunulata)”, Avicult. Mag. 71, p. 4–7. 
  16. Baker, ECS. (1928) Fauna of British India. Bids. Volume 5, 2‑a eldono, Taylor and Francis, London, p. 357–363.

Eksteraj ligiloj redakti