La Ruĝeca spronkoko (Galloperdix spadicea) estas membro de la birda familio de Fazanedoj kaj estas endemia de Barato. Ĝi estas birdo de arbaroj, kaj estas tre sekretema spite sia grando. Ĝi havas distingan alvokon kaj estas ofte malfacile videbla escepte dum la malmultaj sekundoj kiam ĝi ekflugas el la subkreskaĵaro. Ĝi ŝajnas ruĝeca kaj kiel longvosta perdriko. La nuda haŭtaĵo ĉirkaŭokula estas ruĝeca. La kruroj kaj de maskloj kaj de inoj havas unu aŭ du spronoj, kio nomigas la genron kiel spronkokoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝeca spronkoko
Ruĝeca spronkoko
Ruĝeca spronkoko

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Galloperdix
Specio: G. spadicea
Galloperdix spadicea
(Gmelin, 1789)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

 

Ĝenerale ruĝecbruna, tiu granda perdrikeca birdo havas iome longan voston. La supraj partoj estas brunaj kun malhela strieco dum la vizaĝo kaj la kolo estas pli grizaj ĉe la masklo. La subaj partoj estas ruĝecaj kun malhelaj markoj kaj ambaŭ seksoj havas ruĝan vizaĝan nudan haŭtaĵon kaj ruĝajn krurojn kun unu aŭ du spronoj (rare 3 aŭ 4[1] dum inoj povus havi neniun[2]). Lanugaj idoj havas nemarkajn cinaman brunan kapon, malhelbrunan zonon laŭlonge de la dorso borde per kremokoloraj strioj bordaj per fajnaj linioj malhelbrunaj.[3] La masklo de la distinga raso de Kerala, G. s. stewarti havas tutbrunan plumaron, inklude kapoplumojn.[4] Ambaŭ seksoj havas longajn plumojn krone kiuj povas erektiĝi kiel kresto.[5]

Taksonomio kaj sistematiko redakti

Tiu spronkoko estas la tipa specio kaj unu el la tri specioj de la genro Galloperdix. Gmelin uzis la nomon de Tetrao spadiceus kaj la genra situo estis ŝanĝata de Edward Blyth en 1844. La vosto havas 14 plumojn kaj estas iome gradaj. La flugiloj estas mallongaj kaj rondoformaj kaj la ruĝa haŭtaĵo ĉirkaŭokula estas pli brila en la reprodukta sezono. La populacioj en tri distribuaj teritorioj estis konsiderataj subspecioj; caurina por la populacioj de la teritorio de Aravalli, la populacio de suda Kerala nome stewarti kaj la nomiga populacio de la resto de Barato.[4][6] Kiel koloro la inoj montras klinan variadon kaj iĝas des pli malhelaj ju pli sude de ties teritorioj.[7]

Distribuado kaj habitato redakti

Tiu specio troviĝas en arbustaroj, sekaj kaj humidaj deciduaj arbaroj ofte en monteca kamparo. Ili troviĝas sude de Gango en Barato. Ili preferas areojn kun bona subkreskaĵaro inklude tiujn formatajn de la invada Lentano.[4]

Kutimaro kaj ekologio redakti

 
Call

Alvoko de Rŭgeca spronkoko registrita ĉe Ŭajanado, Aprile 2006

Ĉu problemoj aŭdigi ĉi tiun dosieron? Vidu helpon.

La Ruĝeca spronkoko kutime manĝas en malgrandaj grupoj de 3 al 5. Dum piedirado la vosto estas foje tenita vertikale kiel ĉe hejmkoko. Ili estas tre silentemaj tage sed alvokas mateniĝe kaj vespere. Ili manĝas falitajn semojn, berojn, moluskojn kaj insektojn krom englutado de sableroj aŭ ŝtonetoj por helpi digeston. Kaze de ĝeno ili ekflugas mallongdistance kaj restas en bone markataj teritorioj la tutan jaron. Ili ripozas en arboj.[4]

La alvokoj inkludas distingajn ker-ŭik...kerŭik... kaj akrajn notojn karr...karrr.... La nomo en maratia Kokatri estas eĥeca (onomatopea) origine.[4]

La reprodukta sezono estas el januaro al junio, ĉefe antaxu la pluvoj. Ili nestumas surgrunde, kie la ino demetas 3-5 ovojn en skrapaĵo. Maskloj estas monoginaj sed ne kovas. Maskloj estis observataj dum disatentigo dum inoj kun idoj estis proksima.[8]

La disvastigata nematodo Heterakis gallinae estis konstatita en tiu specio en kaptiveco[9] dum iksodoj estis konstatitaj en naturo.[10] Specio de helminto Leroŭinema leroŭi estis priskribita el la Ruĝeca spronkoko kiel tipa gastiganto.[11] Keratinofilaj fungoj kiaj Ctenomyces serratus estis konstatitaj el tiu specio.[12]

Referencoj redakti

  1. Sharpe,CF (1895). “The spurs of the red spurfowl”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 9 (4), p. 487. 
  2. Blanford WT. (1898) Fauna of British India. Birds. Volume 4. Taylor and Francis, London, p. 106–108.
  3. Abdulali, Humayun (1968). “The chick of the Red Spurfowl Galloperdix spadicea (Gmelin)”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 65 (3), p. 774–775. 
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 Ali, S & SD Ripley. (1980) Handbook of the birds of India and Pakistan. Volume 2, 2‑a eldono, Oxford University Press, p. 66–69.
  5. Abdulali, Humayun (1952). “An unrecorded feature of Spurfowl (Galloperdix)”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 50 (3), p. 661–662. 
  6. Baker,EC Stuart (1920). “The game birds of India, Burma and Ceylon, Part 29”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 27 (1), p. 1–24. 
  7. Rasmussen PC & JC Anderton. (2005) Birds of South Asia: The Ripley Guide. Volume 2. Smithsonian Institution and Lynx Edicions, p. 128.
  8. Tehsin, Raza H (1986). “Red Spurfowl (Galloperdix spadicea caurina)”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 83 (3), p. 663. 
  9. Baylis HA. (1936) Fauna of British India. Nematoda. Volume 1. Taylor and Francis, London, p. 112–113.
  10. Rajagopalan PK, Sreenivasan MA, Anderson CR. (1978). “Ixodid ticks of red spurfowls (Galloperdix spadicea spadicea) in the KFD area, Karnataka State”, Indian Journal of Medical Research 68, p. 949–953. 
  11. Singh, SN (1949). “Studies on the Helminth Parasites of Birds in Hyderabad State. Nematoda IV”, J. Helminthology 23, p. 39–56. doi:10.1017/S0022149X00032363. 
  12. Pugh GJF (1966). “Fungi on birds in India”, J. Indian Bot. Soc. 45, p. 296–303.