Nigrakola longvosta fazano
La Nigrakola longvosta fazano aŭ Strivosta fazano (Symaticus humiae) estas specio de la ordo de kokoformaj birdoj kaj familio de fazanedoj. Temas pri rara kaj malmulte konata fazano. La scienca nomo rememoras Mary Ann Grindall Hume, edzino de la brita naturalisto en Barato Allan Octavian Hume.
Nigrakola longvosta fazano | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Ĝi loĝas en la okcidenta kaj suda montoregionoj de Junano en Ĉinio, kaj vidiĝas ankaŭ en norda Tajlando, norda Birmo, Asamo de Barato kaj Pakistano.
El la kvin specioj de longvostaj fazanoj la Nigrakola estas la plej bela kaj granda arbara fazano. Ĝi longas ĝis 90 cm kaj pezas 1 kg. Ĝian tutan korpon kovras kaŝtanbruna plumaro. Ĝia kapo estas grizbruna, la haŭto ĉirkaŭ la okuloj estas nuda kaj malhelruĝa, la irisoj brunecoranĝaj, la beko flaveca, la gorĝo kaj kolo metalecbluaj al nigrecaj; la supraj dorso kaj brusto surhavas koloron de kupra sulfido, la malsupra dorso, lumbo, supraj kovraj plumoj de la longa vosto kaj la malsupra brusto estas nigrecbrunaj, kun sablokoloraj kaj brunblankaj makuletoj; ambaŭ ŝultroj surhavas larĝajn blankajn makulojn, la flugiloj estas malhelbrunaj, ankaŭ kun blankaj makuloj, la ventro brunruĝa kaj la malsupraj kovraj plumoj de la vosto nigraj. La vosto estas sufiĉe longa, je ĉ. 50 cm, grizkolora kun transversaj strioj nigraj kaj brunaj, kiuj estas alterne vicigitaj, la eksteraj vostoplumoj sin prezentas plejparte kaŝtanaj. La femala birdo havas korpan plumaron de kaŝtanbruna koloro, ŝia verto estas flavbruna, la supra korpo estas kun nigraj transversaj strioj kaj la supra dorso kun lancoformaj blankaj makuloj. Ŝia gorĝo estas blankeca, la ventro sablokolora kaj la vosto blankapinta.
Tiuj orientalisaj birdoj loĝas sur vastaj herbejoj aŭ en maldensaj arbaroj de pinoj kaj kverkoj sur rokoriĉaj montodeklivoj 1,000-3,000 m. super la marnivelo. Ili ofte vagadas pare aŭ grupe por serĉi manĝaĵojn. Ili flugas malalte kaj malrapide.
La dieto konsistas ĉefe el vegetala materialo. Manĝas glanojn, berojn, semojn, arbajn radikojn, junajn foliojn kaj ankaŭ vermojn, araneojn kaj aliajn insektojn. Ili malofte krias kaj la obtuza krio estas apenaŭ aŭdebla, tial oni nomas la birdon muta koko.
Aprilo kaj majo estas ilia pariĝa tempo. Ili ne konstruas neston kaj la birdinoj demetas ovojn en natura terkavo aŭ kaverneto, kie amasiĝas velkintaj folioj, bastonetoj, plumoj aŭ sekaj herboj. Ĝenerale, ili kovas ĉiufoje 6-8 ovojn, sed foje eĉ 3 al 12, kiuj similas al kokaj ovoj sed estas iom malpli grandaj, kun koloroj blanka aŭ malhelflava.
La birdoj estas tre malmultaj kaj la plumoj tre belaj, ĝuste pro tio oni devas bone protekti ilin. Ĝis nun ili neniam montriĝis en ĉinaj zooj.
Pro pliiĝanta habitatoperdo, fragmentata populacio kaj troa ĉasado por manĝo, la Nigrakola longvosta fazano estas konsiderata kiel preskaŭ minacata ĉe la Ruĝa Listo de IUCN de minacataj specioj. Ĝi estas listita en Apendico I (1) de CITES.
Vidu ankaŭ
redaktiReferencoj
redakti- BirdLife International (2005). Syrmaticus humiae. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 1a Novembro 2006. Preskaŭ Minacata.
Eksteraj ligiloj
redakti- BirdLife Species Factsheet Arkivigite je 2009-01-05 per la retarkivo Wayback Machine
- Ruĝa Listo de IUCN