Fazano

speco de birdo
(Alidirektita el Fazanenoj)

Fazano estas grupo, nomo de diversaj grandaj birdoj en la ordo kokoformaj. Fakte estas vorto kiu taŭgas por pli teknikaj terminoj, kiaj subfamilio de Fazanenoj ene de familio de Fazanedoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Fazanenoj
Mongola ekzemplero de Ordinara fazano
Mongola ekzemplero de Ordinara fazano
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Emberizidae
Genro: [[]]
Genroj de subdivizioj

Afropavo
Argusianus
Catreus
Chrysolophus
Crossoptilon
Gallus
Ithaginis
Lophophorus
Lophura
Pavo
Phasianus
Polyplectron
Pucrasia
Rheinardia
Syrmaticus
Tragopan

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La fazanojn karakterizas forta seksa dimorfismo, virbirdoj estas ornamaj per brilaj koloroj kaj havas longajn vostoplumojn kaj bridojn. La virbirdoj estas pli grandaj ol inbirdoj kaj havas pli longajn vostojn. Maskloj ne helpas en prizorgo de la idoj. Fazanoj tipe nutras sin per grajnoj kaj insektoj.

Estas 35 specioj de fazanoj en 11 genroj. La plej konata fazano estas la ordinara fazano, kiu vivas tra la tuta mondo ĉefe pro enmetitaj populacioj kaj ĉe farmoj. Ekzistas aliaj tre konataj specioj kiel la Ora fazano (Chrysolophus pictus).

Uzoj de fazanoj redakti

Fazanoj estas pafataj por sporto kaj por manĝo (ekz., en Britio), kaj valoras pro sia bela aspekto.

Genroj, specioj, subspecioj redakti

  • Tipaj fazanoj (genro Phasianus)
    • Verda fazano (P. versicolor)
    • Komuna fazano, (P. colchicus)
      • Kaŭkazaj fazanoj, grupo Phasianus colchicus colchicus
      • Blankaflugilaj fazanoj, grupo Phasianus colchicus chrysomelas/principalis
        • Fazano Princo de Kimrio, Phasianus colchicus principalis
      • Mongoliaj ringokolaj fazanoj aŭ Blankaflugilaj ringokolaj fazanoj, grupo Phasianus colchicus mongolicus
      • Tarimaj fazanoj, grupo Phasianus colchicus tarimensis
      • Ĉinaj ringokolaj fazanoj, grupo Phasianus colchicus torquatus
        • Tajvana fazano, Phasianus colchicus formosanus

Aliaj fazanenoj redakti

Referencoj redakti

  • William Beebe. 1918-22. A Monograph of the Pheasants. 1a eldono en 4 volumoj: H. F. Witherby, London. Reprint: 1990, Dover Publications. (4 volumoj binditaj kiel 2). ISBN 0-486-26579-X kaj ISBN 0-486-26580-3. Republikitaj kiel: Pheasants: Their Lives and Homes. 2 vol. 1926. Unusolavoluma eldono: New York Zoological Society, 1936.)
  • Green-Armytage, Stephen. 2002. Extraordinary Pheasants. Harry N. Abrams, Inc., New York. Book ISBN 0-8109-1007-1.
  • Madge kaj McGowan, Pheasants, Partridges and Grouse ISBN 0-7136-3966-0

Vidu ankaŭ redakti