La Ruĝokula fazano, Cinamovosta fazanoSenkresta fazano (Lophura erythrophthalma) estas specio de birdo de la familio de Fazanedoj. La nomo Ruĝokula fazano aludas al la nuda granda ruĝa haŭtaĵo komuna al aliaj samgenraj fazanoj kaj kongruas kun la latina scienca nomo erythrophthalma, kio estas kunmetaĵo de du radikoj el la antikva greka signife respektive “ruĝa” kaj “okulo”; ankaŭ Cinamovosta fazano estus taŭga nomo, ĉar estas la plej rimarkinda karaktero de tiu fazano kompare kun la similaj samgenranoj, tamen ankaŭ la Krestofazano havas tiun econ krom aliajn karakterojn distingajn; fine Senkresta fazano estus traduko de la nomo en aliaj lingvoj kiaj angla. La nomo Ruĝokula fazano utilas ankaŭ por diferenci ĝin el la ununura samgenrano kiu havas simian helbrunan voston nome la Krestofazano, ĉar tiu havas tre diferencan helbluan kaj enorman vizaĝan haŭtaĵon.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝokula fazano
Ruĝokula fazano
Ruĝokula fazano
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Lophura
Specio: L. erythrophthalma
Lophura erythrophthalma
(Raffles, 1822)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Habitato kaj populacio redakti

Ĝi troviĝas en Brunejo, Indonezio, Malajzio kaj Singapuro, tio estas en insuloj Borneo (malmultaj lastaj vidaĵoj) kaj Sumatro (nur iomete pliaj vidaĵoj) kaj en Duoninsulo Malajzia. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo ĉefe pro arbarklarigado: populacio ŝajne estas malgranda. Ĝi preferas malaltajn terojn kaj praarbarojn, krom bone regeneritan, fermitan kanopeon, de ĉiamverdaj arbaroj. Ŝajne nur la birdoj de Malajzio toleras arbarojn tuŝitajn pro lignoproduktado kaj la specio estas vidata en malmulte tuŝitaj pro lignoproduktado arbaroj de Sumatro. Oni ne konas pli precizajn detalojn de ties habitatopreferojn, aŭ de ties ekologia interagado kun sia samgenrano L. ignita.

La samgenra sed ne tro simila (ĉe maskloj) L. ignita koincidas en teritorio sed disdividas ĝin, tiele ke ambaŭ evitas unu la alian: kie abundas unu malabundas la alia ĉefe tiu specio lasas valojn. L. inormata estas pli simila.

Subspecioj agnoskataj estas la jenaj:

  • Lophura erythrophthalma erythrophthalma en Malajzio
  • Lophura erythrophthalma pyronota en Borneo

Aspekto redakti

Masklo estas distingebla pro enorma skarlata vizaĝo grava por pariĝado, ĝenerale estas pupurnigra kun griza fajna hela ornama strieco ĉefe flanke sed ankaŭ en subaj partoj, hela dorso kaj tre rimarkinda hela kaj milda karamelkolora, cinamobruna aŭ helbruna vosto tre kontrasta kun la malhela resto de la korpo kaj malkutima inter samgenranoj. Grizaj kruroj kun forta sprono. Li estas 46-51 cm longa.

Ino estas tutnigra krom la ruĝa vizaĝo, iom pli bruneca kapo, pli hela gorĝo kaj pli senbrila malhelgriza vosto. Bluecgrizaj kruroj kun forta sprono sed pli malgranda ol ĉe masklo. Ŝi estas 42-44 cm longa. Temas pri specio kun klara kazo de seksa duformismo kaj laŭgrande kaj laŭ plumarkoloro.

Junuloj estas similaj al inoj.

Estas laŭta alarmalvoko kak. Mallaŭta tak-takraŭ. Mallaŭta klukado dum manĝado.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti