La Longvosta fazano (Syrmaticus reevesii) el la ordo de kokoformaj birdoj kaj familio de fazanedoj de la genro Syrmaticus estas endemia de Ĉinio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Longvosta fazano

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Sirmatikoj Syrmaticus
Specio: Longvosta fazano Syrmaticus reevesii
Gray 1829
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi troveblas ĉefe kaj almenaŭ en la provincoj Hebejo, Ŝenŝji, Ŝanŝjio, Hubejo, Hunano, Gujĝoŭo, Henano, Anhujo kaj Siĉŭano de Ĉinio.

Ĝi estas nomata ankaŭ "Fazano de Reeve" kies nomo rememoras la britian naturaliston John Reeves, kiu unuafoje enmetis vivajn specimenojn en Eŭropo en 1831.

Ĝi estas la specio de Syrmaticus plej komuna en kaptiveco.

Ne estas agnoskataj subspecioj sed estas iome da variado en plumaro.

Distribuado kaj habitato redakti

La longvosta fazano estas endemia de ĉiamverdaj arbaroj de centra kaj orienta Ĉinio. Kie ĝi estis enmetita ĝi loĝas ankaŭ en farma tereno proksima de arbaroj.

Ĝi estis enmetita por sporto kaj ornamaj celoj en Havajo, Usono, Ĉeĥio, Francio kaj Britio. En la lastaj tri landoj ĝi formis malgrandajn reproduktajn populaciojn, kaj estas ankoraŭ liberigita je malgranda skalo por pafĉasado, ofte kune kun la komuna fazano.

Pro pliiĝanta habitatoperdo, kaj troa ĉasado por manĝokaj vostoplumoj, La longvosta fazano estas taksata kiel vundebla ĉe la Ruĝa Listo de IUCN de minacataj specioj.

Oni supozas ke restas nur ĉirkaŭ 2.000 birdoj en naturo.

Aspekto redakti

 
Masklo

Ĝi estas unu el la plej grandaj specioj de la fazanedoj; longas ĝis 2,1 m, kun vostolongo de 1,6 metro. Ĝi havas grizajn krurojn, brunajn irisojn kaj ruĝan nudan haŭtaĵon ĉirkaŭokula. La kapo estas blanka kun nigra strizono traokula el beko al nuko.

La masklo estas tre brilplumara birdo, kio gravas por pariĝado, kun skvameca korpoplumaro ora, blanka kaj ruĝa. Li havas blankajn verton, subokulan makulon kaj kolon, kun nigra cirklo ĉirkaŭ la verto kaj nekompleta nigra subkolo malsupre de la blanka kolo. Lia supra korpo kaj brusto estas preskaŭ brunflava orkolora de brilaj plumoj kun nigraj bordoj kiuj formas la skvamecan aspekton, kaj la malsupra korpo havas malhelbrunan koloron blanke miksitan.

 
Masklo de Longvosta fazano, montrante la longan voston, fotita ĉe Supra Aŭstrio

Liaj vostoplumoj estas longaj kutime je 1,5 metroj, arĝentoblankaj kun paralelaj strioj nigraj kaj kaŝtankoloraj. Tiu mirinda fazano estis menciita en la Guinness-libro de rekordoj de 2008 ĉar ĝi havas la plej longajn naturajn vostoplumojn de ĉiuj ajn birdospecioj; tiun rekordon antaŭe havis la Krestargusa fazano. Ili povas esti ĝis 2.4 m longaj.

La ino estas bruna birdo kun nigreca krono, sablokolora vizaĝo kaj grizbrunaj striaj vostoplumoj. La supra korpo de la birdino estas preskaŭ flavbruna, sed la dorso estas nigrecbruna kun blankaj sagoformaj makuloj, kaj la malsupra korpo estas helbruna. Ŝia mallonga vosto surhavas malklarajn flavbrunajn makulojn. La kaposupro, la orelkovraj plumoj kaj la kolzono estas blanka; kapoflanko kaj la brustosupro estas nigra. La bekoj kaj la piedoj estas grizflavaj. La kaposupro de la birdino estas grizbruna, la brusto estas ruĝeta, blanke makulita. Ŝi estas samgranda kiel masklo de Komuna fazano. Temas pri klara kazo de seksa duformismo.

La vosto estas foje ĝis 130 cm ĉe maskloj. Ĉe inoj de 30 al 50 cm ĉe ekzempleroj pli ol 3jaraĝaj.

Temas pri delikata birdo, sed tre aktiva kaj fortika. Plenkreskulo pezas proksimume 1 kg.

Kutimaro redakti

 
Maskloj de La Longvosta fazano, Verda fazano, Fazano de Lady Amherst kaj Orfazano (antaŭe malantaŭen).

La Longvosta fazano loĝas en pinglarbaroj kaj foliarbaroj en montaroj 500-2000 metrojn super la marnivelo, kaj aparte ŝatas vivi en montovaloj kun multaj pinglarboj. Ili havas pli bonan flugkapablon ol la alispecaj fazanoj. Ili povas flugi malproksimen por serĉi nutraĵon kaj ankaŭ povas rapide reflugi. Ili estas tre singardemaj, kaj surprizite ili forflugas pli rapide ol la aliaj fazanoj. Timigite, la birdoj eligas akran kriegon. Ties alvokonoto estas malsimila al tiuj de aliaj ĉasbirdoj ĉar ĝi estas muzika trilado, pli simila al tiu de paserinoj ol espereble.

La Longvosta fazano estas agresemaj al homoj, animaloj kaj aliaj fazanoj.[1]

Ili ŝatas altajn terojn kaj estas kuraĝaj birdoj, kiuj kapablas rezisti kaj malvarmon kaj varmon.

Manĝo redakti

Ties dieto estas vegetala materialo kia semoj kaj cerealoj. Ili manĝas fabojn, glanojn, sovaĝajn persimonojn, rafanojn, legomojn, kormojn de sovaĝa lilio, semojn kaj insektojn.

Reproduktado redakti

 
ovo de Syrmaticus reevesii - Muzeo de Tuluzo

Vintre ili aktivadas en grupetoj kaj printempe en paroj. La Longvosta fazano estas monogama, tamen la masklo kapablas fekundigi 5 inojn dum unusola tago. La nupta pariĝado de la masklo estas simila al tiu de la Arĝenta fazano: nome ŝvelas sian plumaron, skuante siajn flugilojn rapidege kaj rektigante sian korpon, kun vosto ĉiam levata kaj klopodas salteti ĉirkaŭ sian partnerinon, seksumas ŝin, dum ĉirkaŭ 6 al 10 sekundoj. La ino interniĝas en arbaro aŭ en semokampo, formas truon engrunde, kiun kovras per folioj kaj bastonetoj kaj tie ovodemetas.

Foje hazarde okazas, ke unu maskla birdo vivas kun du femalaj. Dum reprodukta sezono la masklaj birdoj fariĝas batalemaj. Ili nestas en malprofundaj kavernoj sur herbejoj sen ajna sternaĵo. Ili demetas 7-14 blankajn ovojn (sed plej ofte 12-14) inter aprilo kaj junio kaj la kovado daŭras 24-26 tagojn.

Bredado redakti

La Longvosta fazano estas tre bela apreca birdo propra al Ĉinio. Ĝi estis enkondukita en Eŭropon en 1831. Ĝi estas facile bredebla, oftas en la Bestoĝardenoj.

Tamen ĝi estas timema kaj nervoza birdo, kio foje kaŭzas mortojn en kaptiveco, ĉar pro timo ekflugas kaj povas kraŝi kontraŭ vitro aŭ muro... Ties adapto al kaptiveco estas komplika kaj multaj ekzempleroj ofte mortas pro diversaj kondiĉoj.

Ĉar la specio malpliiĝas pro habitatodetruo, kutime la aziaj bredistoj liberigas al natura medio ekzemplerojn breditajn kaptivece por helpi la kontraŭstaron al tiu tendenco.

La bredado de tiu specio postulas grandan instalaĵon kie la fazano povu flugi. Tiu havu plantojn aŭ arbojn kie la timemaj ekzempleroj rifuĝiĝu. Tia sekureco gravas por sukcesi havi fruan bredadon.

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti