Valiĉa fazano
La Valiĉa fazano, Catreus wallichii, estas endanĝerita specio de la familio de Fazanedoj de Kokoformaj birdoj. Ĝi estas la ununura membro de la monotipa genro Catreus. La scienca nomo rememoras la danan botanikiston Nathaniel Wallich.
Valiĉa fazano | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Valiĉa fazano
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Catreus wallichii (Hardwicke, 1827) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Distribuado
redaktiLa Valiĉa fazano distribuiĝas en la altaj teroj kaj arbustaroj de la regionoj de Himalajo de Barato, Nepalo, Kaŝmiro kaj Pakistano. Ili troviĝas ĉefe okcidente de Nepalo, Kumaon, Garhwal, Tehri Garhwal, Simla, Bussahir, Ĉamba ĝis ĉe la Hazara Distrikto. Censoj de 1981 kaj de 2003 en la areo de Dhorpatan de okcidenta Nepalo kontrolis 70 alvokejojn, sugeste la nombrojn ekzistantajn en tiu areo (proksimume 200 birdojn).[1][2][3] Ili troviĝas ĉefe super 6,000 futoj de altitudo kaj ĝis 10,000 futoj somere.[4]
Fizikaj karakteroj
redaktiTiuj orientalisaj birdoj ne havas la kolorojn kaj brilon de plej parto de fazanoj, kun sablokolora griza plumaro tre punkteca (plumoj ekzemple de brusto estas nigraj kun helaj bordoj) kaj longaj grizaj krestoj. Ties longa vosto havas 18 plumoj kaj la centraj vostoplumoj estas multe pli longaj kaj ties koloro estas ĉefe griza kaj bruna kun horizontalaj nigrecaj strioj. La vizaĝo montras ruĝan nudan haŭtaĵon ĉirkaŭokule kun flaveca okulringo. Pugo, suba dorso kaj subaj partoj estas oranĝecaj. La ino estas iome pli malgranda ĝenerale.
Biologio kaj socia kutimaro
redaktiMaskloj estas monogamaj. Ili reproduktiĝas ĉe krutaj klifoj dum somero per ovodemetadoj de 10 al 11 ovoj.[4]
Konservado
redaktiPro pliiĝanta habitatoperdo, malgranda populacigrando kaj ĉasado en kelkaj areoj, la Valiĉa fazano estas pritaksata kiel Vundebla ĉe IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj.[5] Ĝi estas listita en la Apendico I de CITES.[6] Klopodoj por reenmeti kaptivajn ekzemplerojn de Valiĉa fazano en Pakistanon malsukcesis.[7]
Referencoj
redakti- ↑ Lelliott, A.D.(1981) Cheer Pheasants in west-central Nepal. World Pheasant Assoc. 6:89-95
- ↑ PSG Project round-up. Newsletter of the WPA/BirdLife/Species Survival Commission. Pheasant Specialist Group. Alirita 14a de Januaro 2011.
- ↑ Dhorpatan Hunting Reserve. birdlife.org. Birdlife International. Alirita 14a Januaro 2011. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-10-15. Alirita 2011-01-21.
- ↑ 4,0 4,1 Baker, EC Stuart (1918) The game birds of India, Burmay and Ceylon. J. Bombay Nat. Hist. Soc. 26(1):1-5 scan
- ↑ "redlist"
- ↑ Appendices I, II and III. cites.org. CITES. Alirita 2010-12-08.
- ↑ Cheer Pheasant Catreus wallichi. birdlife.org. Birdlife International. Alirita 8a Decembro 2010. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-01-02. Alirita 2011-01-21.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- ARKive - Bildoj kaj filmetoj de Valiĉa fazano (Catreus wallichi) Arkivigite je 2006-06-19 per la retarkivo Wayback Machine
- BirdLife Species Factsheet Arkivigite je 2009-01-02 per la retarkivo Wayback Machine
- IUCN Ruĝa Listo