Himalajaj subtropikaj pinaroj

La himalajaj subtropikaj pinaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la hinda ekoprovinco de la orientalisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome ĝi apartenas al la tropikaj kaj subtropikaj koniferarbaroj. La ekoregiono okupas partojn de Barato, Butano, Nepalo kaj Pakistano.

Himalajaj subtropikaj pinaroj
arbaro, ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+]

LandojBarato, Butano, Nepalo, Pakistano

Koordinatoj31° 6′ 12″ N, 77° 10′ 20″ O (mapo)31.10333333333377.172222222222Koordinatoj: 31° 6′ 12″ N, 77° 10′ 20″ O (mapo) [+]
Akvokolektejo76 200 km² (7 620 000 ha) [+]
Areo76 200 km² (7 620 000 ha) [+]

Birdospecioj469
Mamulspecioj162

Himalajaj subtropikaj pinaroj (Tero)
Himalajaj subtropikaj pinaroj (Tero)
Situo de la ekoregiono.
Map
Himalajaj subtropikaj pinaroj
vdr
Tutmonda disvastiĝo de la tropikaj kaj subtropikaj koniferarbaroj.

Priskribo

redakti

Tiu vasta pinaro etendiĝas tra 3 000 km laŭlonge de la pli malaltaj altitudoj de la Himalajo por preskaŭ sia tuta longeco, inkluzive de partoj de pakistana Panĝabo okcidente, tra Azad-Kaŝmiro (administrata de Pakistano), la nordaj barataj subŝtatoj Ĝamuo kaj Kaŝmiro, Himaĉal-Pradeŝo, Utarakando, kaj Sikimo, Nepalo and Butano oriente. Kiel tiom da himalajaj ekosistemoj la pinaroj estas tratranĉitaj de Kali-Gandaki-Kanjono en Nepalo, okcidente de kiu la arbaro estas iomete pli seka dum ĝi estas pli humida kaj pli densa oriente kie la musonaj pluvoj el Bengala Golfo alportas pli da humideco.

Flaŭro

redakti
 
Roksburg-pinaro en Utarakando.

La superreganta flauro de la ekoregiono estas duonarbaro de sekec-rezista roksburg-pino (Pinus roxburghii) kun subarbaraĵo de densaj poacoj, ĉar oftaj fajroj ne permesas disvolviĝon de arbedaroarbustaro. La grunda kovraĵo konsistas el Arundinella setosa, Imperata cylindrica kaj Themeda anathera.

Bambuo kaj aliaj tropikaj/subtropikaj plantoj ankaŭ estas trovataj alte en la nubarbaro.

Pinaroj ĉefe vegetas sur sud-flankaj deklivoj kvankam en okcidenta Nepalo ekzistas areoj kun aliaj orientaĵoj. Iuj el la pli grandaj areoj troviĝas je pli malaltaj altitudoj de Kanga-Distrikto kaj Una-Distrikto de Himaĉal-Pradeŝo kaj en Butano. Ĝi troviĝas en pli etaj arbareroj en orienta Himaĉal-Pradeŝo kaj pli malalta Utarakando, en la pli maldense loĝata okcidenta Nepalo, kaj je la pli malaltaj altitudoj ( inter 1000 kaj 2000 m ) de Sivalik-Montetoj kaj Mahabharat-Lekh-Montaro.

Faŭno

redakti

Kvankam ne estas riĉa variaĵo de bestioj se oni komparas ekzemple kun la humidaj tropikaj arbaroj, la ekoregiono estas grava biotopo, precipe por birdoj. Bestioj inkluzivas tigrojn, kaj leopardojn kvankam en pli malgrandaj nombroj ol en la malaltaĵaj areoj kie herdoj de pastiĝantaj antilopoj provizas per nutraĵo por ili, ĉar la deklivoj ne subtenas grandskalan paŝtadon. Pli tipaj animaloj de la pinaroj estas Colobinae kaj aliaj himalajaj bestoj. Birdoj inkluzivas brunbrustan perdrikon (Arborophila mandellii) kaj valiĉan fazanon (Catreus wallichii) kiuj kaŝiĝas en la abundaj gresoj.

Minacoj kaj konservado

redakti
 
Pinaroj de Khajjiar, Himaĉal-Pradeŝo.

Habitatodetruo okazis en 86 procentoj de la ekoregiono [1]. Tiu ĉi estas vundebla kaŭze de arbarekspluatado por brulligno aŭ transformado al paŝtado aŭ agrikulturo kaj pli ol duono de la areo estas senarbarigita aŭ degradita. Tiu permesas rapidan forlavadon de la grundo per la montara akvo. La plej grandaj aliigoj estas videblaj en centra kaj orienta Nepalo, kie okazis senarbarigo por terase kulturataj montodeklivoj. La protektitaj pinaroj en tiu ĉi ekoregiono, nur 4 pocentoj de la areo, ĝenerale estas malgrandaj kaj inkluzivas Nacian Parkon Jim Corbett kiu superas areon de 500 da kvadrataj kilometroj.

Referencoj

redakti
  1. Hoekstra J.M. kaj aliaj 2010 : The Atlas of Global Conservation: Changes, Challenges, and Opportunities to Make a Difference, University of California Press, Molnar J. L., ISBN 978-0-520-26256-0

Bibliografio

redakti
  • angle Hoekstra J. M.; Molnar J. L.; Jennings M.; Revenga C.; Spalding M. D.; Boucher T. M.; Robertson J. C., Heibel T. J. & Ellison K. 2010 : The Atlas of Global Conservation: Changes, Challenges, and Opportunities to Make a Difference, University of California Press & Molnar J. L.. ISBN 978-0520262560

Vidu ankaŭ

redakti


Orientalisaj tropikaj kaj subtropikaj koniferarbaroj
IM0301 Himalajaj subtropikaj pinaroj   Barato,   Butano,   Nepalo
IM0302 Luzonaj tropikaj pinaroj   Filipinoj
IM0303 Nordorient-barataj kaj birmaj pinaroj   Barato,   Birmo
IM0304 Sumatraj tropikaj pinaroj   Indonezio

Eksteraj ligiloj

redakti