Sumatraj tropikaj pinaroj

La sumatraj tropikaj pinaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la sundalanda-filipina ekoprovinco de la orientalisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome ĝi apartenas al tropikaj kaj subtropikaj koniferarbaroj de la insulo de Sumatro en Indonezio. Ĝi estas parto de la biodiverseco-riĉaĵejo Sunda Lando signita de la organizaĵo Naturprotekto Internacie (angle : Conservation International).

Sumatraj tropikaj pinaroj
ekoregiono, ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+]

LandoIndonezio

Koordinatoj2° 57′ 14″ N, 98° 12′ 44″ O (mapo)2.953944444444498.212166666667Koordinatoj: 2° 57′ 14″ N, 98° 12′ 44″ O (mapo) [+]

Akvokolektejo2 850 km² (285 000 ha) [+]
Areo2 748 km² (274 800 ha)

Sumatraj tropikaj pinaroj (Tero)
Sumatraj tropikaj pinaroj (Tero)
Situo de ekoregiono : vidu la naturan arealon de la Merkus-pino en norda Sumatro.
Map
Sumatraj tropikaj pinaroj
vdr
Merkus-pino apud Lago Toba.

Location and description

redakti
 
Merkus-pino apud Lago Toba.

Tiuj pinarbaroj troviĝas je la pli altaj deklivoj de Sumatra, speciale en la nordo de la insulo apud Lago Toba kaj laŭlonge de Barisan-Montaro inkluzive de la alta Monto Leuser. Kun 2 500 mm da jara precipitaĵo la pinaroj havas pluvarbaran klimaton sed estas pli sekaj ol la densaj pluvarbaraj areoj pli sube de la deklivoj, speciale je la pli sekaj orientaj flankoj de la montaro [1].

Flaŭro

redakti

Tiu ekoregiono estas unu el la maloftaj areoj de pinarbaro en la tropikoj kun la domina specio Merkus-pino (Pinus merkusii), kiu fariĝas establita en areoj kie pluvarbaro estis malhelpita ĝenerale en historio per okazaĵoj kiel terglitoj kaj arbaraj brulegoj same kiel homa senarbarigo. Arbara brulego estas daŭranta kaj kontinua karakterizo de la vivociklo de la arbaro.

Faŭno

redakti

Ekzistas malpli da bestospecioj ĉi tie ol en la pluvarbaro kiu kovras la plej grandan parton de la insulo kaj ekzistas neniuj endemiaj mamuloj sed ekzistas daŭre kelkaj preskaŭ-endemiaj specioj inkludante birdojn kiel la sunda najtingalo.

Minacoj kaj konservado

redakti
 
Pejzaĝo apud Lago Toba; la pinaroj troviĝas je la montaj deklivoj.

La pinarbaroj de la pli altaj areoj estas malpli minacataj de senarbarigo ol la valoraj durlignopluvarbaroj pli malalte suben, kaj krome triono de ili troviĝas ene de la Nacia Parko Kerinci Seblat kaj en aliaj naciaj parkoj.

Referencoj

redakti
  1. angle WWF : Sumatran tropical pine forests

Literaturo

redakti
  • angle Wikramanayake, Eric; Eric Dinerstein; Colby Loucks; et al. 2002 : Terrestrial Ecoregions of the Indo-Pacific: a Conservation Assessment. Island Press, Washington, DC.

Vidu ankaŭ

redakti


Orientalisaj tropikaj kaj subtropikaj koniferarbaroj
IM0301 Himalajaj subtropikaj pinaroj   Barato,   Butano,   Nepalo
IM0302 Luzonaj tropikaj pinaroj   Filipinoj
IM0303 Nordorient-barataj kaj birmaj pinaroj   Barato,   Birmo
IM0304 Sumatraj tropikaj pinaroj   Indonezio

Eksteraj ligiloj

redakti