La monta pavofazano, Polyplectron inopinatum estas mezgranda, ĝis 65 cm longa, nigrecbruna fazano kun malgrandaj okulformaj makuloj ocelli kaj longaj gradecaj vostoplumoj. Ambaŭ seksoj estas similaj. La masklo havas metalecajn bluajn ocelli en supraj partoj, verdaj ocelli en vosto de 20 plumoj kaj du spronojn en kruroj. La ino havas nigrajn ocelli en supraj partoj, senspronajn krurojn kaj voston de 18 plumoj. La ino estas pli malgranda kaj senkolora ol la masklo. Temas pri specio kun seksa duformismo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Monta pavofazano
Monta pavofazano
Monta pavofazano
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Polyplectron
Specio: P. inopinatum
Polyplectron inopinatum
(Rothschild, 1903)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Timida kaj kaŝema birdo, la Monta pavofazano estas distribuata kaj endemia en montaj arbaroj de centra Malaja Duoninsulo. Ties dieto konsistas ĉefe el beroj, skaraboj kaj formikoj.

Analizoj pri DNA konfirmas, ke tiu specio apartenas al klado kun la bronzvosta pavofazano, sed ankaŭ kun la kontinentaj specioj la germajna pavofazano kaj la griza pavofazano (Kimball et al. 2001).

Tiu molekula informo sugestas – kvankam ne tre fidinde – ke tiu specio diverĝis el kontinenta birdaro pli frue ol la bronzvosta pavofazano. Tio estas tre riska, ĉar ties biogeografio kaj devena plumaro, kaj la fakto ke temas pri duoninsula monta endemio indikas ke ĝi devenas el malgranda fondopopulacio; tio povus konfuzi molekulajn analizojn. Kio ŝajnas klara estas ke la nuna specio evoluis el kontinenta birdaro de sudorienta Azio, probabe dum fina plioceno al komenca pleistoceno (antaŭ 3.6-1 mj[1]). La unika bildo de flugiloj kaj vosto estas, male al delonga supozo fakte mempomorfo, kaj la suda specio de tiu klado - iam separata en la genron Chalcurus - estas probable ne la plej proksima parenco.

Pro pliiĝanta habitatoperdo, malgranda populacio kaj limigita teritorio, la monta pavofazano estas pritaksata kiel vundebla fare de la IUCN Ruĝa Listo de minacataj specioj. Ĝi estas listita en apendico III de CITES en Malajzio.

Referencoj redakti

Notoj redakti

  1. Notu, ke la molekula mezuro uzata de Kimball et al. (2001) estas nune konsiderata maltaŭga, ĉar ĉirkaŭkalkulas tro malalte la Kokoformajn birdojn.

Eksteraj ligiloj redakti