La Krestofrankolino (Francolinus sephaena) estas birdo de la familio de Fazanedoj de la ordo de Kokoformaj kaj grupo de afrikaj frankolinoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Krestofrankolino
Krestofrankolino
Krestofrankolino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Francolinus
Specio: F. sephaena
Francolinus sephaena
(Smith, 1836)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi troviĝas en Angolo, Bocvano, Demokratia Respubliko Kongo, Etiopio, Kenjo, Malavio, Mozambiko, Namibio, Somalio, Sudafriko, Sudano, Tanzanio, Ugando, Zambio kaj Zimbabvo.

Unu el ties subspecio, Francolinus sephaena rovuma, estas foje konsiderata separata specio nome la Kirka frankolino.

Tiu specio montras rimarkindan kapobildon konsista je nigreca strieca krono, fajna nigra traokula strio inter du pli larĝaj blankaj strioj kaj superokula kaj subokula ne tiom longa tiu lasta, ruĝeca strieca kolo, kies makuloj pli sube distanciĝas, pligrandiĝas kaj triangulas. La supraj partoj estas brunaj kun blankaj fajnaj sed markataj strioj, dum la subaj partoj estas sablokoloraj kun pli fajna punkteco. La kruroj estas ruĝecaj, dum la beko estas nigra.

Referencoj redakti