Svierstra frankolino

La Svierstra frankolino (Francolinus swierstrai) estas birdo de la familio de Fazanedoj de la ordo de Kokoformaj kaj grupo de afrikaj frankolinoj. Oni ĵus proponis reorganizadon de tiu specio de Francolinus en la genro Pternistis kun 23 aliaj specioj. Formas superspecion kun F. camerunensis. Ĝi estis aparta en la genro Oreocolinus.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Svierstra frankolino
Svierstra frankolino
Svierstra frankolino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Francolinus
Specio: F. swierstrai
Francolinus swierstrai
(Roberts, 1929)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi troviĝas kiel endemio nur en okcidenta Angolo el distrikto de Suda Kvanzo al distrikto Huila. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montarbaroj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo. La populacio estas ĉirkaŭkalkulata je 450 al 2,000 paroj depende de la informoj; ne estis vidaĵoj el 1971 al 2005.

Ĝi estas 33 cm longa, nigrablanka, surterema ĉasbirdo kun ruĝaj beko kaj kruroj. Makla plenkreskulo estas delonge nigrablanka kun larĝa kaj nigra brustozono sur blanko kun nigraj punktecaj subaj partoj. Supraj partoj deproksime estas pli malhelbrunaj. La ino havas similajn subajn partojn, sed montriĝas pli palan, pli ruĝecan dorson kaj suprajn flugilojn. La voĉo estas priskribita kiel ridaĵo simila al tiu de la Jaksona frankolino, F. jacksoni, aŭ de la Hildebranda frankolino, F. hildebrandti.

Ĝi troviĝas en montaraj areoj kie ĝi estas konata ĉefe el arbaroj kaj arbarbordoj, sed oni konstatis ĝin ankaŭ el roka kaj herbeja montodeklivoj, altaherba savano aŭ montopintoj kaj ravinoj. Aŭguste de 2005, la sep birdoj kiuj estis vidataj estis inter plantoj kaj filikoj. En arbaro, ili restas en la densa subkreskaĵaro de arbustoj, herboj kaj grandaj filikoj. Ili manĝas herbo- kaj legomo-semojn kaj insektojn plukitajn el folirubejo. Ties reprodukta ekologio estas preskaŭ nekonata, sed oni kolektis junajn specimenojn en aŭgusto, kio sugestas reproduktan sezonon en majo aŭ junio.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti