Japana koturno
La Japana koturno, Coturnix japonica, estas specio de koturno (el la birda familio de Fazanedoj) troviĝanta en Orienta Azio.
Japana koturno | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Japana koturno
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Coturnix japonica (Temminck & Schlegel, 1849) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Ili estas migranta specio, kiu reproduktiĝas en Manĉurio, sudorienta Siberio, norda Japanio, kaj Koreio, kaj vintrumas en la sudo de Japanio kaj suda Ĉinio. Ili loĝas en herbejoj kaj terkultivejoj.
La plumaro de la Japana koturno estas makulece flavecbruna, kun kremokolora blankeca strio superokula kaj malhelbruna krono kun centra blanka fajna strieto. En malhelbruna dorso estas blankecaj strioj kaj subaj partoj estas pli helaj (sablokoloraj). Plenkreskulo estas proksimume 20 cm longa. Tiu specio estas abunda tra plej parto de sia teritorio.
La Japana koturno estas uzata ĉefe por produktado de manĝoviando kaj ovoj, kaj estas taŭga duoblecele bredata birdo. La centro Krishi Vigyan Kendra Kannur de la Agrikultura Universitato de Kerala produktis videoalbumon enhavantan kantojn kaj videofilmojn pri bredado de Japana koturno.
Ovoj de Japana koturno ĉirkaŭflugis la Teron en kelkaj sovetaj kaj rusiaj kosmoŝipoj, kiaj la satelito Bion 5 kaj la kosmostacioj Saljut 6 kaj Mir.
Literaturo
redakti- BirdLife International (2004). Coturnix japonica. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 13a Januaro 2007. Malplej Zorgiga.
- Lee, Woo-Shin; Tae-Hoe Koo, Jin-Young Park; translated by Desmond Allen. (2000) A field guide to the birds of Korea. Seoul: LG Evergreen Foundation. ISBN 89-951415-0-6.
- Muneo Takaoki, “Model Animals for Space Experiments — Species Flown in the Past and Candidate Animals for the Future Experiments”, Biological Sciences in Space, Vol. 21, pp. 76–83 (2007).
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- BirdLife Species Factsheet Arkivigite je 2020-01-22 per la retarkivo Wayback Machine
- Japana koturno Arkivigite je 2011-02-06 per la retarkivo Wayback Machine Reproduktado
- Slovaka Komiatato por Priserĉado kaj Paca Uzado de Kosmo Arkivigite je 2010-01-29 per la retarkivo Wayback Machine, kun detaloj pri eksperimentoj de Ivan Bella pri koturnoj en Mir, inklude fotojn de ido en sengravito