La Turo Colpatria [kolPAtrja], en hispana Torre Colpatria (el Colombia kaj Patria, tio estas el Kolombio kaj Patrio) estas nubskrapulo situa en Bogoto, en la norda zono de la kvartalo Las Nieves. Ĝia komerca areo konstituas plilongigaĵon de la Internacia Centro de la urbo. Kun 50 etaĝoj, ĝi estas la dua konstruaĵo plej alta de la urbo same kiel unu el ties simbolaj ikonoj. Ĝi estis finkonstruita en 1979 kaj ĝi havas alton de 196 m.[1] En ĝi troviĝas la oficejoj de diversaj kompanioj, inter kiuj estas tiuj de la entreprenoj de la Grupo Colpatria, posedanto de la turo. En ĝia teraso estas rigardejo el kiu oni povas kontempli grandan parton de la urbo kaj de Bogota Savano. En 1998 oni instalis 36 lumojn el ksenono, kiuj fine de 2012 estis anstataŭitaj per lumoj de teknologio LED.

Turo Colpatria
turdomo
Bazaj datoj
Konstrustilo postmoderna arkitekturo vd
Estiĝo 1978
Malfermo aŭgusto 1978
Lando Kolombio vd
Situo Bogoto
Situo
Geografia situo 4° 36′ 39″ N, 74° 4′ 13″ U (mapo)4.6108333333333-74.070277777778Koordinatoj: 4° 36′ 39″ N, 74° 4′ 13″ U (mapo)
Turo Colpatria (Bogoto)
Turo Colpatria (Bogoto)
DEC
Turo Colpatria
Turo Colpatria
Situo de Turo Colpatria
Map
Turo Colpatria
Posedata de Q18644008 vd
Retejo https://www.scotiabankcolpatria.com/
vdr

Notoj redakti

  1. skyscraperpage (eld.). «Torre Colpatria». [1] Konsultita la 5an de februaro 2018.

Eksteraj ligiloj redakti