La Turoj Colón (Colón estas Kolumbo en la hispana) estas du ĝemelaj nubskrapuloj kiuj troviĝas en la Placo Kolumbo de Madrido (Hispanio). Ili konsistigas la 12-an konstruaĵon plej altan de la hispana ĉefurbo (kalkulante la konstruaĵojn Kvar Turoj Negoc-Areo) kun ĝiaj 116 metroj alte kaj 23 etaĝoj. Ili estis konstruitaj en 1976 far la madrida arkitekto Antonio Lamela. Ili estis la centra sidejo de la entrepreno Rumasa, en kies periodo la nomo estis ŝanĝita al Turoj Jerez, honore al la origina urbo de la entrepreno. Poste ĝi prenis la nomon de la placo kie staras monumento al Kristoforo Kolumbo.

Turoj Colón
nubskrapulo
Bazaj datoj
Arkitekto Antonio Lamela • Luis Vidal vd
Estiĝo 1967
Malfermo 1976
Lando Hispanio vd
Situo Madrido
Situanta sur Strato Ĝenovo
Areo 16263
Situo
Geografia situo 40° 25′ 33″ N, 3° 41′ 28″ U (mapo)40.425833333333-3.6911111111111Koordinatoj: 40° 25′ 33″ N, 3° 41′ 28″ U (mapo)
Turoj Colón (Madrido)
Turoj Colón (Madrido)
DEC
Turoj Colón
Turoj Colón
Situo de Turoj Colón
Map
Turoj Colón
Posedata de Mutua Madrileña vd
vdr

Kuriozaĵo redakti

 
Torres de Colón. Foto Paolo Monti.

La 14-a de novembro 2008, la retpaĝo virtualtourist publikigis liston de la dek konstruaĵoj kaj monumentoj plej malbelaj de la mondo, laŭ la ricevitaj rezultoj en enketo realigata inter la eldonintoj kaj la legantoj, la Turoj Colón aperis en la sesa loko de tiu listo.[1]

Notoj kaj referencoj redakti

  1. The World’s Top 10 Ugliest Buildings: http://members.virtualtourist.com/vt/t/1c7/[rompita ligilo]