Twine
Twine estas libera programo kreita de Chris Klimas por helpi krei interagan fikcion en la formo de retpaĝoj. Ĝi haveblas por Mac OS X, Windows, kaj Linux[1]. Ankaŭ ekzistas versio kiu uzeblas rekte en retumilo[3].
Twine | |
---|---|
Aŭtoro | Chris Klimas[1] |
Lasta stabila versio | 2.8.1 |
Programlingvo | Python, JavaScript |
Permesilo | GPL v3[2] |
Retejo | twinery |
Programo redakti
Twine profitas de la vida strukturo de HTML kaj ne bezonas scion de programlingvo kiel faras aliaj iloj de ludkreado. Tial oni taksas ĝin uzebla por ĉiu ajn kiu interesiĝas pri la kreado de interaga fikcio kaj eksperimentaj ludoj.
Referencoj redakti
- ↑ 1,0 1,1 Twinery: Twine Homepage. Alirita 2015-06-10.
- ↑ Twine licenses (2014-09-20). Alirita 2016-04-13.
- ↑ Twine.
Eksteraj ligiloj redakti
- Alicio en la Kurioza Kongreso Ludo en Esperanto kreita per Twine.