Tyburn estis malnovtempe vilaĝo en la graflando Middlesex, apud la nuna situo de Marble Arch. Ĝia nomo devenis de la rivereto Tyburn aŭ Ty Bourne, alfluanto de la Tamizo (hodiaŭ komplete subsurfaca).

La mallaborema lernoknabo ekzekutita en Tyburn, laŭ William Hogarth.

La vilaĝo restis fama tra la jarcentoj pro la eŝafodoj de Tyburn, kiu estis la ĉefa pendumejo de Londono. Ili estis uzitaj lastafoje la 3-an de novembro 1783.