Tynwald - mankse Tinvaal - estas la parlamento de Manksinsulo, fondita en la jaro 979. Oni asertas, ke ĝi estas la plej malnova daŭre funkcianta parlamento en la mondo.

Tynwald
duĉambra parlamento
Geografia situo 54° 9′ 3″ N, 4° 28′ 53″ U (mapo)54.1508-4.4814Koordinatoj: 54° 9′ 3″ N, 4° 28′ 53″ U (mapo)
Lando(j) Manksinsulo vd
Tynwald (Manksinsulo)
Tynwald (Manksinsulo)
DEC
Tynwald
Tynwald
Map
Tynwald
Retejo Oficiala retejo
vdr
?
Tynwald
mankse Tinvaal
Parlamenta flago
Parlamenta flago
Elektoperiodo 5 jaroj
vdr

Ĝi estas du-ĉambra: la supera ĉambro angle nomatas Legislative Council, do "leĝdona konsilio", kaj havas 11 parlamentanojn, dum la suba, fakte pli grava ĉambro nomatas angle House of Keys, mankse Kiare as Feed, kaj havas 24 parlamentanojn. La parlamentanoj rekte elektatas ĉiun kvinan jaron: la lastaj elektoj estis en 2006 kaj 2011, kaj laŭplane tiel daŭriĝas.

La du parlamentaj ĉambroj tradicie unufoje jare, en la "Tynwald-tago" kutime la 5-an de julio, havas komunan subĉielan kunsidon en la loko Saint John's. La manksa leŭtenanta guberniestro reprezentanto de la brita reĝo/reĝino, nun reĝino Elizabeto la 2-a, prezidas la kunsidon, krom se la reĝo/reĝino aŭ alia ano de la brita reĝa familio ĉeestas. En tiu komuna kunveno, ĉiuj leĝoj estas ratifitaj kaj specialaj peticioj estas traktataj. Krome la parlamentaj ĉambroj kunvenas aparte, proksimume unufoje monate, en la urbo Douglas. Se leĝo farita ekster la Tynwald-tago ne estas ratifita per la komuna parlamenta kunsido de la Tynwald-tago ene de 18 monatoj post la faro, ĝi malvalidiĝas.

Etimologio redakti

La nomo Tynwald, kiel la islanda vorto Þingvellir, devenas de la norena (malnovnordlanda) vorto Þingvǫllr, kiu signifas "kunvenejo de asembleo".

La plej malnova referenco al la nomo de la suba parlamenta ĉambro, la House of Keys, estas en dokumento de la jaro 1417, skribita per angla klerulo en la latina lingvo, kiu skribas pri Claves Mann (ŝlosiluloj de Mankso) kaj Claves Legis (ŝlosiluloj de leĝo). Estas tamen disputoj pri la origino de la nomo. Estas hipotezo ke la anglalingva vorto "keys" (ŝlosiloj aŭ ĉi-tie ŝlosiluloj) estas variaĵo de la norena vorto kjósa kaj fakte signifas "la elektitoj". Pli probabla klarigo tamen estas ke temas pri misaŭdo de la manksa vorto kiare as feed, do "dudek kvar". La parlamenta ĉambro ĉiam havis 24 anojn kaj la manksa nomo de la parlamenta ĉambro ĉiam restis Yn Chiare as Feed ("La dudek kvar").

Eksteraj ligiloj redakti