Uçhisar estas loko en Kapadokio en provinco Nevşehir en Turkio. La loko havas ĉirkaŭ 1.000 loĝantojn kaj estas regita de la 60 metrojn alta fortikaĵa roko, kiu estas videbla de malproksime. Tiu roko estas trairebla de multnombraj subteraj pasejoj kaj ĉambroj, kiuj nun plejparte estas plenigitaj (plenŝutitaj) aŭ netrapaseblaj. Ili funkciis kiel loĝejoj, en la bizanca periodo kiel monaĥejo. Origine loĝis en la fortikaĵa roko mem ĉirkaŭ 1000 homoj, hodiaŭ ĝi estas neloĝata. Lok-karakteriza estas ankaŭ la feinaj kamenoj, konsistantaj el tofoŝtono.

Uçhisar
town municipality of Turkey • vilaĝo de Turkio
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 38° 38′ N, 34° 48′ O (mapo)38.62891634.803883Koordinatoj: 38° 38′ N, 34° 48′ O (mapo) [+]
Alto 1 330 m [+]
Uçhisar (Turkio)
Uçhisar (Turkio)
DEC
Uçhisar
Uçhisar
Situo de Uçhisar

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Uçhisar [+]
vdr
Uçhisar dum varmaerbalonobalona flugo
Uçhisar kaj aliaj vizitindaj lokoj en Kapadokio

Uçhisar situas 7 km oriente de Nevşehir, 12 km okcidente de Ürgüp kaj 10 km sude de Avanos. El Uçhisar oni povas travagi la kolombo-valon (Güvercin Vadisi) al nordorienta Göreme en nur dum du horoj.

Granda parto de la loĝantaro de Uçhisar ankoraŭ vivtenas sin el agrikulturo, sed la turismo havas pli kaj pli gravan rolon. Precipe, francoj kaj el Francio revenintaj turkoj komencis transformi la pitoreskajn rokajn dometojn al turisma tranoktejo.

La loko estis unuafoje menciita en kroniko en la 14-a jarcento, de Aziz ibn Ardashir.