Tofo

vulkana petro
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Tufo.

Tofo estas ŝtonaĵa tavolo ne penetrebla de la vegetaĵaj radikoj, kiu etendiĝas en kelkaj grundoj sub la tavolo de humo. Ekzemple: tofa grifelo[1].

Tofa roko ĉe Göreme, Kapadokio. Tofo estas mola kaj facile skulptebla kaj de homo kaj de vetero.
18.5 Ma.

La vorto tofo devenas de it. tufo el lat. tofus.

Tofo (aŭ tofŝtono) estiĝas kiel produkto de vulkana erupcio, kiam la komence malkompaktaj elĵetitaĵoj ("cindroj", fakvorto: piroklastaĵoj) sedimentiĝas kaj kunpremiĝas pli kaj pli ĝis solida kompakta amaso (fakvorto por tiu proceso de solidiĝo: diagenezo). La tof-eroj estas tre malpezaj kaj vento povas disflugigi ilin en tre forajn regionojn, do oni trovas tofojn ankaŭ en tute ne vulkanaj regionoj.

La mineralogia klasifikado estas pridisputata. Plej ofte oni grupigas tofon kun la magmaj petroj. Kiel alternativo estas ankaŭ pravigeble, grupigi ilin kun la sedimentaj petroj, ĉar la piroklastaĵoj nur malrapide kaj kvazaŭ-sedimente fariĝas ŝtonaĵo.

Utiligado

Tofo estas mola petro kaj pli facile prilaborebla ol aliaj petroj. Ĝi estas malpeza kaj pro abunde enfermita gaso bone izolas kontraŭ ekstremaj temperaturoj, tial ĝi estis ŝatata konstrumaterialo. Ĉefe en Romo kaj Napolo ĝi estis multe uzata en antikvaj domoj.


Referencoj redakti

  1. Zamenhof

Vidu ankaŭ redakti

Ligiloj redakti