UN-Konferencoj pri Klimata Ŝanĝiĝo

La UN-Konferencoj pri la klimata ŝanĝiĝo (angle United Nations Climate Change Conferences) estas ĉiujaraj konferencoj pri klimata ŝanĝo. Ili estas la formala renkontiĝo de la partoprenantoj de la Kadra Konvencio de Unuiĝintaj Nacioj pri Klimata Ŝanĝiĝo kaj tial estas nomata la Konferenco de la Partioj (aŭ angle Conference of the PartiesCOP).

Membroŝtatoj (verdaj) kaj observantoj (oranĝaj) de UNFCCC.

Tiuj konferencoj estas la rezulto de procezo komencita de la Unuiĝintaj Nacioj en 1992 daŭrigante kun la Pintkunveno de Rio pri klimata ŝanĝiĝo alpreninta la formon de Konferencoj de la Partoj organizitaj ĉiujare depost 1995. De 1997 ĝis 2004 ĝi servis kiel intertraktejo pri funkciigo de la Protokolo de Kioto celanta ke ekonomie evoluintaj landoj malpliigu sian eligadon de forcejaj gasoj por stabiligi la klimaton, kaj post tiam kiel Konferenco de la Partioj Servanta Kiel la Kunsido de la Partioj de la Protokolo de Kioto; partioj de la Konvencio, kiuj ne estas partioj de la Protokolo, rajtas esti ĉe pri-Protokolaj kunsidoj kiel observantoj. De 2011 ĝis 2015 oni uzis la kunsidon por krei la Parizan Interkonsenton kiel parton de la Durbana Platformo, kiu kreis ĝeneralan vojon al priklimata agado, kaj de 2018 ĝi servas kiel Konferenco de la Partioj Servanta Kiel Kunsido de la Partioj de la Pariza Interkonsento. La fina teksto de KDP devas esti decidita unuvoĉe.

La rekono de klimata ŝanĝo datiĝas de antaŭ pli ol 30 jaroj. En 1985, la unua raporto de la Interregistara Spertularo pri Klimata Ŝanĝiĝo (IPCC) jam konfirmis ĝian seriozecon. Ĝi forĵetis la Kadran Konvencion de Unuiĝintaj Nacioj pri Klimata Ŝanĝiĝo adoptitan de 154 landoj dum la Rio-Konvencio de 1992 kaj alvokis landojn trakti siajn respondecojn kaj kapablojn stabiligi la elĵeton de forcej-efikaj gaskoncentriĝoj en la atmosfero.  Ĝi estis poste ratifita de 189 landoj en 2004.

Konferencoj kaj lokoj redakti

En 1992, la Kadra Konvencio pri Klimata Ŝanĝo estis interkonsentita ĉe la naturmedia pintkunveno en Rio-de-Ĵanejro. Ekde 1995, kiel institucio de la Kadra Konvencio pri Klimata Ŝanĝiĝo, monda Konferenco pri Klimata Ŝanĝiĝo de UN (Conference of Parties - COP ) okazas ĉiujare en malsama loko. La unua konfereno en 1995 okazis en Berlino.

2001: KDP 6, Bonn, Germanujo redakti

Intertraktoj rekomenciĝis en KDP 6 la 17-an ĝis 27-a de julio de 2001 en Bonn, Germanujo, post malmulta progreso al solvo de la malkonsentoj, kiuj senrezultigis la konferencon de 2000. La kunsido okazis post kiam George W. Bush ekprezidis Usonon kaj en marto de 2001 malakceptis la Protokolon de Kioto, kial la usona delegitaro rifuzis partopreni en la intertraktoj rilataj al la Protokolo kaj elektis roli kiel observanto en la kunsido. La ceteraj partioj tamen atingis konsenton pri la plejparto de la grandaj politikaj problemoj. La interkonsentoj inkludis:

  1. Flekseblajn mekanismojn: Usono estis forte favorinta tiajn "flekseblecajn mekanismojn" kiam la Protokolo unue estis kunmetita: komercon de eligadoj, kunefektivigon kaj la Purevoluigan Mekanismon (PEM), kiu permesis, ke industriiĝintaj landoj financu eligadajn malpliigojn en industriiĝantaj landoj anstataŭ fari malpliigojn en la propra lando. Unu el la ĉefaj elementoj de tiu interkonsento estis, ke la kvanto da poentoj alkalkuleblaj al lando pro tiuj mekanismoj estos senlima, kondiĉe nur ke enlanda agado konsistigos signifan parton de la klopodoj de ĉiu lando en Aldonaĵo B por atingi siajn celojn.
  2. Karbonajn kaptejojn: Oni interkonsentis, ke poentoj estos alkalkulataj kontraŭ agadoj, kiuj sorbas karbonon el la atmosfero aŭ fiksas ĝin, inklude mastrumadon de arbaroj kaj kultivejoj kaj replantadon, sen ĝenerala limo al la kvanto alkalkulebla. Rilate arbarmastrumadon, Aldonaĵo Z starigas landospecifajn limojn por ĉiu lando listigita en Aldonaĵo I. Ekzemple, Japanujo rajtis alkalkulon ĝis 13 milionoj da tunoj (proksimume 4% el ĝiaj referencjaraj eligoj). Rilate kultivejmastrumadon, landoj rajtis alkalkulon nur kontraŭ pliiĝoj de karbona kaptado super la niveloj de 1990.
  3. Plenumon: Fina agado pri obeigaj procezoj kaj mekanismoj rilate la Protokolon estis prokrastita al KDP 7, sed oni faris ĝeneralajn skemojn pri sekvoj de neatingo de de eligadaj celoj. Interalie deficitoj estis kompensendaj po 1.3 tunoj kontraŭ 1, la rajto vendi poentojn pro malpliigo de plusa eligado estis interrompenda, kaj deviga agadplano estis trudenda al la neplenumanta lando.
  4. Financadon: Oni interkonsentis starigi tri novajn fondusojn por havebligi helpon por bezonoj rilataj al klimata ŝanĝiĝo: (1) fonduson por klimata agado apogonta serion de agadformoj; (2) fonduson por apogi Naciajn Adaptajn Agadprogramojn en la malplej industriiĝintaj landoj; kaj (3) adaptan fonduson de la Protokolo de Kioto financotan per PEM-a imposto kaj memvolaj kontribuoj.

Pluraj efektivigaj detaloj pri tiuj decidoj restis intertraktotaj kaj interkonsentotaj, kaj estis la ĉefaj aferoj konsiderataj en la sekva KDP 7.

2009: KDP 15/KKP 5, Kopenhago, Danujo redakti

KDP 15 okazis en Kopenhago, Danujo, de la 7-a ĝis 18-a de decembro, 2009. Ĝia ĉefcelo estis starigi ambician tutmondan klimatan interkonsenton por la periodo post la eksvalidiĝo de la unua promesperiodo sub la Protokolo de Kioto en 2012. Tamen, antaŭ la konferenco "Prezidanto Obama [de Usono] kaj aliaj regantoj de la mondo decidis prokrasti la malfacilan taskon atingi interkonsenton pri klimata ŝanĝiĝo... konsentante anstataŭe, ke la misio de la Kopenhaga konferenco estu atingi malpli specifan 'politike devigan' interkonsento, kiu antaŭenbatus la plej malfacilajn problemojn en la estontecon".[1] Ministroj kaj oficialuloj el 192 landoj partoprenis en la Kopenhaga kunsido kaj krome reprezentantoj de multaj civilsociaj organizoj. Ĉar multaj industriiĝintaj landoj en Aldonaĵo 1 malvolis plenumi siajn promesojn laŭ la Protokolo de Kioto, granda parto de la diplomata laboro por fundamenti post-Kiotan interkonsenton estis farita antaŭ KDP15.

La konferenco atingis nenian devigan interkonsenton por longadaŭra agado. 13-alinea 'politika akordo' estis konsentita de proksimume 25 partioj, inklude Usonon kaj Ĉinujon, sed ĝin nur 'prinotis' la KDP, ĉar ĝi estas konsiderata kiel ekstera dokumento, ne konsentata ene de la proceso de la KKUNKŜ.[2] La intertraktoj pri plilongigo de la Protokolo de Kioto ankoraŭ havis nesolvitajn malkonsentojn, kiel ankaŭ la intertraktoj pri kadro por longadaŭra kunlabora agado.

2021: KDP 26/KKP 16/KKI 3 redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Glasgova Klimatkonferenco de la Unuiĝintaj Nacioj de 2021.

KDP estis okazigota de la 9-a ĝis la 19-a de novembro de 2020, sed oni prokrastis ĝin al la 31-a de oktobro ĝis la 12-a de novembro de 2021 pro la pandemio de KOVIM-19.

2022: KDP 27/KKP 17/KKI 4 redakti

KDP okazis de la 6-a de novembro 2022 ĝis la 18-a de novembro 2022 en Ŝarm el Ŝejĥ, Egiptio.

Referencoj redakti

  1. Cooper, Helene, "Leaders Will Delay Deal on Climate Change", The New York Times, 14-an de novembro, 2009.
  2. "Copenhagen Accord of 18 December 2009", UNFCC.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti