UPA 24h (Votuporanga-SP)

(Alidirektita el UPA de Votuporanga)

UPA 24h (portugala mallongigo por Unidade de Pronto Atendimento 24 horas) estas saninstalaĵo de meza komplekseco en la brazila urbo Votuporango, inaŭgurita de la loka plenuma povo en la 30-a de aprilo 2011.

UPA
Unidade de Pronto Atendimento 24h de Votuporanga
Komenco 30-a de aprilo 2011
Sidejo Votuporango

 Brazilo

Tipo Publika sanservo
Retejo Informpaĝo
vdr

Subtenata de la ministerio pri sano, UPA funkcias 24 horojn tage en partnereco kun la servo SAMU 192.

La celo de UPA estas redukti atendovicojn en hospitalaj sukurejoj. Kiam la uzanto alvenas al UPA, kuracistoj provizas helpon, kontrolas la problemon kaj detaligas la diagnozon. Ili analizas ĉu necesas sendi la pacienton al hospitalo aŭ teni lin sub observado.

[1] [2]

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti