La udukoj estas etno en orienta Sudano, kiu nomas sin mem Kwanim Pa. La uduka lingvo apartenas al la nilo-saharaj lingvoj. La udukoj estas lingve kaj kulture parencaj kun la najbaraj etnoj, ekzemple la gumuzoj kaj la komaoj en la limregiono inter Sudano kaj Etiopio. Pro la lasta milito en suda Sudano ili estis devigitaj elmigri eksterlanden, prefere al Etiopio. Post la packontrakto en 2005 kelkaj udukoj ekrevenis kejmen.

Udukoj
etno
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr

Fontoj redakti

  • James, Wendy. 1979. `Kwanim Pa: The making of the Uduk people. Clarendon Press, Oxford.
  • Sudan Update