Una hoguera en la noche

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Una hoguera en la noche (Nokta fajro) estas verko de la hispana verkisto Ramón J. Sender, publikigita en du apartaj versioj, nome en 1923, en la gazeto "Lecturas", kaj poste en 1980.[1]

Una hoguera en la noche
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr

Intrigo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Tiu ĉi novelo rakontas la historion de juna oficiro kiu alvenas al la Rif-milito en la zono de Tetuano, lima kun la ribela teritorio, liajn impresojn alvenante tien, la militan kuntekston kaj mallongan kaj tragedian amaventuron inter tiu oficiro Ojeda kaj Dajedda, maŭrino kaptita de ribeluloj, kiun Ojeda liberigas rompante batalĉeson. La militaj malfacilaĵoj de la roto estrata de Ojeda ne estas tiom nehumanaj kiom estos ĉe Imán. Estas ankaŭ halucinoj pro fumado de haŝiso, kiuj nuancigas la senseksan amaferon inter la oficiro kaj la maŭrino. En sekva atako fare de ribeluloj, unu el ili ponardas la maŭrinon.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Analizo redakti

Kvankam Sender alvenis al tiu areo kaj milita kunteksto en 1923 kaj tiam povis koni rekte la teritorion, ŝajne la verkado okazis en ĵusaj antaŭaj jaroj, tio estas antaŭ rekta kono fare de Sender pri la kunteksto. Tial la verkado estus uzinta materialon el legado de aliulaj verkoj.

En la versio de 1980, ĉirkaŭ ses dek jarojn poste, Sender eliminis detalojn devenajn de romantismo ankoraŭ hegemoniaj en la 1920-aj jaroj. Kompense Sender reuzis ankaŭ materialon el iama teksto "La fotografía de aniversario" (Datrevena foto) por unu el la halucinoj.

Referencoj redakti

  1. Ramón J. Sender, Una hoguera en la noche, Barcelona, Destino, 1980; José-María Salguero Rodríguez, "El primer Sender (I)", Alazet, 7, Instituto de Estudios Altoaragoneses, 1995, pp. 105-117.

Bibliografio redakti

  • Elizabeth Espadas, A lo largo de una escritura. Ramón J. Sender. Guía bibliográfica. Instituto de Estudios Altoaragoneses, Huesca, 2002. ISBN = 84-8127-126-8
  • José-María Salguero Rodríguez, "El primer Sender (I)", Alazet, 7, Instituto de Estudios Altoaragoneses, 1996, pp. 105-134.

Eksteraj ligiloj redakti