Unión Cívica Radical Intransigente

La Unión Cívica Radical Intransigente (UCRI) estis politika partio de Argentino aperinta pro la divido de la Unión Cívica Radical en 1957. Ties estro estis Arturo Frondizi. La aktuala Partido Intransigente estas ties politika kaj jura kontinuaĵo.

Unión Cívica Radical Intransigente
emblemo
partio
Komenco 1957 vd
Fino 1972 vd
Lando(j) Argentino vd
Sidejo Bonaero
Ideologio

disvolvismo

vdr
Balbín kaj Frondizi, du vojoj por la UCR.

La 16-a de septembro de 1955 la stabanaro de la Armeo de Argentino kun la apogo de granda parto de la politikaj partioj de la opozicio, okazigis puĉon kaj elpostenigis la prezidenton Juan D. Perón komencante la memnomitan Liberiga Revolucio. Ene de la radikala partio Unión Cívica Radical malfermiĝis polemiko, kiuj prezentiĝis ankaŭ ĉe la aliaj politikaj partioj de Argentino, pri la pozicio adoptinda antaŭ la peronismo, same kiel pri la socialaj kaj ekonomia politikoj faritaj dum la peronisma regado.

Un sektoro de la radikalismo proponis strategion de alianco kaj demokratiigo de la peronismo. Alia sektoro proponis strategion de malpermeson kaj subpremado de la peronismo. La kontraŭstaro inter ambaŭ sektoroj kondukis al la rompo de la ĝistiama radikala unika partio Unión Cívica Radical fine de 1956 en du partiojn: Unión Cívica Radical Intransigente (UCRI) estrita de Frondizi, kaj Unión Cívica Radical del Pueblo (UCRP) estrita de Balbín.

La UCRI alvenos al la registaro per la prezidenteco de Arturo Frondizi (1958-1962), dum la UCRP alvenos al la registaro per la prezidenteco de Arturo Illia (1963-1966). Ambaŭ estos elpostenigitaj de po unu militista puĉo.

Bibliografio redakti

  • Historia integral argentina; Los nuevos equilibrios. 1976. Varios Autores. Centro Editor de América Latina.

Eksteraj ligiloj redakti