Unio (planlingvo)

planlingvo
Ĉi tiu artikolo temas pri planlingvo propralingve nomita "Uni". Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Unio.

Unio (propralingve Uni) estas miksa planlingvo proponita de Elisabeth Wainscott en 1974. En tiu lingvo, ĉiuj vortoj havus tri literojn, sed, oni povas vidi ke tio ne okazas. La aŭtoro plendis ke sia lingvo havas facile memoreblajn vortojn kaj regulojn, sed oni vidas ke tio ankaŭ ne okazas. J. Klein, en la enkonduko de la projekto, diras ke Esperanto estas tre malfacila lingvo, kaj Unio estas pli bona lingvo. John Lewine, eksprezidanto de New York Esperanto Society (Esperanto-societo de Novjorko) diris ke la gramatiko ŝajnis al li pli simpla ol tio de plejparto de artefaritaj lingvoj, kaj per Unio, oni povas facile diri simplajn konceptojn.

Gramatiko redakti

Uni uzas 20 literojn: A, B, D, E, F, G, H, I, K, L, M, N, O, P, R, S, T, U, V, Z.

Nombroj (0-9): ZE, UN, TO, TI, KA, SI, SA, ET, PO, NI. Aliajn nombrojn oni faru per kunigo: 10 = unze (unu-nulo), 21 = toun (dudek unu), ktp. Per prefikso I- oni faras la nomojn de monatoj: Iun = januaro, Ito= februaro, ktp.

Ĉiuj verboj finas per -a en prezento: som/soma (dormi/dormas). Sed ne ĉiuj vortoj finitaj per A estas verboj.

Estas tri prefiksoj: Ba- (ega), Be- (eta) kaj O- (nea). La malsimplaj vortoj estas komponitaj per hifeno (-) kaj la plej grava radiko restas en fino: ZUB (dento) + MAN (homo) > ZUB-MAN = dentisto; HAHA-MAN = klaŭno; SIK-MAN = paciento, malsanulo.

Ekzemplo redakti

IN PARIS UD DUKAT TAKI K BA-HOTEL O-SE OPERA. O-HE UD TIVAT VISA-MANI AF UDI PAII. UD HAVAT BE PED DA BAZ-PED. ASI LEVAT FO. AMA SOTAT KOF, PAN, GEG, OST. UZO IN PARIS ZUZAT UVO, BE PLU BUMAT.
En Parizo, mi alvokis taksion al granda Hotelo apud la "Opera". Tie mi vidis vojaĝantoj el nia lando. Mi havis malgrandan ĉambron kaj banĉambron. Vendrede mi leviĝis frue. Manĝis mi kafon, panon, ovon, fromaĵon. En Parizo la ĉielo estas griza, pluvas iom.

Bibliografio redakti

Wainscott, Elisabeth
UNI, the new international language
Cleveland: Uniline Co., 1975, 345 p
PM 8903.W3
ISBN 0912904011

Eksteraj ligiloj redakti