Universitato de Teksaso en Aŭstino

La Universitato de Teksaso en Aŭstino (plena oficiala nomo), ofte UTTeksaso mallonge, estas la flagŝipa institucio de la Sistemo de la Universitato de Teksaso, la plej granda universitato en Teksaso, fondite en 1883. Konforme rangita kiel unu el la ĉefaj publikaj lernejoj en Usono, la studentaro nombras 54 000, kiu estas la plej granda unuopa tereno en Usono. La lernejo havas multajn notindajn akademiajn programojn, inkludantajn inĝenieradon, komputilan sciencon, komercon, juron kaj publikajn aferojn, kaj aliajn. Ĝia fako de astronomio administras la observejon McDonald Observatory (McDonalda Observejo), kiu lokiĝas en la Davis-a Montaro en Okcidenta Teksaso.

Universitato de Teksaso en Aŭstino
publika esplorada universitato • publika eduka institucio en Usono
moto Disciplina Praesidium Civitatis
(Edukado estas la Gardanto de la Ŝtato)
Informoj
fondodato 1883
speco ŝtata
Situo
Geografia situo 30° 17′ 10″ N, 97° 44′ 22″ U (mapo)30.28614-97.73942Koordinatoj: 30° 17′ 10″ N, 97° 44′ 22″ U (mapo)
lando Usono
urbo Aŭstino
adreso 110 Inner Campus Drive, Austin, TX, 78712
poŝtkodo 78712
Nombroj
nombro de studentoj 40 804 vd (stato: 2018)
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• IMCC
• ORCID
• Cifereca Biblioteka Federacio
• Asocio de Esploradaj Bibliotekoj
• Konsorcio de Socisciencaj Asocioj
arXiv
Association of American Universities
• American Council on Education
• Higher Education Leadership Initiative for Open Scholarship
• Koalicio por Retigita Informo
• Association of Public and Land-grant Universities
• Centro por Esploradaj Bibliotekoj
• Texas Library Coalition for United Action
• Scholarly Publishing and Academic Resources Coalition
• National Digital Stewardship Alliance vd
filioj
• Cockrell School of Engineering
• Geology Foundation, University of Texas at Austin
• Waggoner Center for Alcohol and Addiction Research, University of Texas at Austin
• Texas Space Grant Consortium
• Biodiversity Center
• Blanton Museum of Art
• University of Texas School of Law
• McCombs School of Business
• Lyndon B. Johnson School of Public Affairs
• University of Texas at Austin College of Natural Sciences
• Digital Writing and Research Lab vd
Universitato de Teksaso en Aŭstino (Teksaso)
Universitato de Teksaso en Aŭstino (Teksaso)
DEC
Universitato de Teksaso en Aŭstino
Universitato de Teksaso en Aŭstino
Universitato de Teksaso en Aŭstino (Usono)
Universitato de Teksaso en Aŭstino (Usono)
DEC
Universitato de Teksaso en Aŭstino
Universitato de Teksaso en Aŭstino
Map
Universitato de Teksaso en Aŭstino
vdr
Blazono

Faktoj redakti

 
  • Fondita: 1883
  • Kutima matrikulitaro: 50 000 tute/ 11 000 diplomitaj/ 39 000 nediplomitaj
  • Jara matrikulitaro en kontinuanta edukado: 300 000
  • Diplomoj disdonitaj jare: 11 000
  • Diplomitoj: 450 000
  • Proksimuma tuta jara kosto: $ 13 000 (Inkludanta abonpagon kaj loĝadon)
  • Registritaj studentaj onganizaĵoj: 900
  • Loĝado: 11 universitataj loĝejoj kun 6 600 litoj.
  • Someraj konferencoj: loĝado por 14 000 ĝis 16 000 konferencanoj por tuto de 55 000 lit-noktoj.
  • Talismanulo: Bevo la Teksasa longkrona bovo
  • Koloroj: oranĝa kaj blanka
  • Prezidanto: Jason Wong
  • Dungitoj: 3 000 instruantaro, 18 000 oficistaro
  • Tuta jara buĝeto: $ 1,3 miliardoj
  • Esploraj elspezoj: $ 300 milionoj
  • Muzeoj: 7
  • Bibliotekoj: 17
  • Kolegioj kaj Lernejoj: 16
    • School of Architecture (Lernejo de Arkitekturo)
    • College of Liberal Arts (Kolegio de Liberalaj Artoj)
    • McCombs School of Business (McCombs-a Lernejo de Komerco)
    • College of Communication (Kolegio de Komunikado)
    • School of Information (Lernejo de Informado)
    • College of Natural Sciences (Kolegio de Naturaj Sciencoj)
    • Continuing & Extended Education Division (Divizio de Kontinua kaj Etendita Edukado)
    • School of Nursing (Lernejo de Flegado)
    • College of Education (Kolegio de Edukado)
    • College of Pharmacy (Kolegio de Farmacio)
    • College of Engineering (Kolegio de Inĝenierado)
    • School of Social Work (Lernejo de Socia Laboro)
    • College of Fine Arts (Kolegio de Belartoj)
    • School of Law (Lernejo de Juro)
    • LBJ School of Public Affairs (LBJ Lernejo de Publikaj Aferoj)

Pri la Universitato redakti

La Universitato de Teksaso estis unue konceptita en 1839, kiam la Kongreso de la Respubliko de Teksaso apartigis teron por "universitato de la unua rango" en la nova nacia ĉefurbo, Aŭstino. Unue lokita sur la legendaj 40 akreoj (160 000 m2) tiam nomitaj Kolegia Monteto, la Universitato de tiam pligrandiĝis al 350 akreoj (1,4 km2) de ĉefa tereno kaj 850 akreoj (3,4 km2) entute, kvankam la termino 40 Akreoj ankoraŭ uzatas por nomi la terenon. La koloroj de la Universitato estas flam-oranĝa kaj blanka kaj ĝia oficiala kanto estas "La Okuloj de Teksaso". La talismanulo estas longkorna bovo Bevo.

Dotado redakti

La Universitato ricevas enspezojn de fondaĵo nomita la Permanent University Fund (Konstanta Universitata Fonduso). Kun 6,95 miliardoj da (usona) dolaroj je la 31-a de majo 2003 iuj konsiderus UT kiel riĉan universitaton. Tamen, tiu ĉi mono disvastiĝas tra la Sistemo de la Universitato de Teksaso kaj triono de la enspezoj iras al la Sistemo de Teksasa A&M-Universitato. Al aliaj teksasaj universitatoj estas malpermesite de teksasa leĝo, profiti de la enspezoj de tiu ĉi fondaĵo.