Unua egipta dinastio

(Alidirektita el Unua Dinastio de Egipto)

La Unua dinastio de egiptaj faraonoj estas parto, kune kun la 2a dinastio, de la Arkaika Periodo, al la proksima Abidozo, en la Alta Egiptio.

Unua egipta dinastio
Dinastio
dinastio de Egiptio
Apero -3150 vd
Fino -2850 vd
Lando Antikva Egiptio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La periodo koincidas kun la fino de la periodo nomata Nakado 3 kaj trairas ekde la jaro 3100 ĝis 2900 a.K proksimume, kvankam tiu ĉi dinastio varias laŭ la komparitaj kronolgioj en la bibliografiaj fontoj laŭ la metodoj adoptitaj.

La unuaj faraonoj solidigis la unuigon de la Alta kaj Malalta Egiptio sub ilia povo, ekiĝante la historio de la faraona Antikva Egiptio kaj tiel la Unua Dinastio de Egiptio. Malgraŭ la unuiĝo, administre ili restis kiel du lokaj ŝtatoj, origino de la estontaj nomosoj.

Dometo el eburo eltrovita en tombo de Abu Roash (proksime al Kajro) de la epoko de la faraono Den.

La opinio de la plejmulto el la esploristoj kaj egiptologoj estas tiu ke la unua faraono kaj unuiginto de la lando estis Horuso Narmero (poste nomata Menio en la Reĝa Listo de Abidozo kaj la Torin-papiruso, Menes por Manetono, kaj Men aŭ Min por Herodoto).

Hipotezoj pri la unuiĝo de Egiptio redakti

La formado de la egipta ŝtato estas debat-objekto; ekzistas pluraj teorioj kiuj klopodas ekspliki la diversajn faktorojn, kaŭzojn kaj procezojn kiuj kunigis la Ŝtaton egiptan.

Subtenantoj de paca origino, fondita super komercaj rilatoj: Trigger, Wildung kaj Köhler.
Pere de militoj, invadoj kaj aliaj konfliktoj: Kaiser, Helck kaj von der Way.
Miksaĵo de pluraj faktoroj: Hoffman, Kemp kaj Bard.

Faraonoj de la 1a Dinastio redakti

Nomo Komentoj Regperiodo[1]
Jaro (± 100 jaro)
Narmer Ankaŭ nomata Meneso, estas konsideta la unua faraono de la Antikva Egiptio kaj fondinto de la 1a dinastio 3050 - 3007 a. K.
Hor-Aha Praktikis la medicinan arton, militis en Nubio kaj Libio 3007 - 2975 a. K.
Nejthotep Ebla edzino de Hor-Aha kaj reĝino regentino de sia filo Ĝer
Ĝer Komercis kun Libano, konkeris Seĥat-landon, parton de Sinajo kaj Kanaano; militis kontraŭ Buto kaj Dep reunuigante Egiption 2975 - 2927 a. K.
Ĝet Realigis ekspediciojn ekster Egiptio; granda malsatego frapis la landon 2927 - 2914 a. K.
Meritneith Reĝino regento, patrino de Den[2]
Den Militis en Sinajo; realiĝis ĝenerala loĝant-registrado en la tuta lando 2914 - 2867 a. K.
Aĝib Konsiderita kiel uzurpanto; periodo el nebulaj politikoj 2867 - 2861 a. K.
Semerĥet Konsiderita kiel uzurpanto; dum lia epoko okazis pluraj mirindaĵoj 2861 - 2857 a. K.
Kaa Lia funebra komplekso en Sakkara estas la unua en la egipta historio kiu inkluzivas la funebran templon 2853 - 2828 a. K.

Referencoj redakti

  1. Dato laŭ von Beckerath, krom Narmer.
  2. Toby A. H. Wilkinson. Early Dynastic Egypt. Routledge, 2001, p. 74-75.[rompita ligilo] La lastaj eltrovoj kaj esploroj, precizigas ke Merineit estis, ĉiukaze, la unua reĝino kiu havis veran potencon kiel reganto ĉar ŝi estis la regento ĝis plenkreskiĝo de sia filo Den kaj pro tio ŝi havis la privilegion havi sian propran tombon en la reĝa nekropolo Umm el-Qaab. Antaŭe oni pensis ke ŝi estis la edzino de Ĝer kaj rgento de lia filo Ĝet.