Unua Gramatika Traktaĵo

La Unua Gramatika Traktaĵo (aŭ Fyrsta málfræðiritgerðin) estas anonime-aŭtorita verkaĵo de la 12-a jarcento pri la fonologio de la Norena aŭ Maljuna Islanda lingvo. Ĝi estis donita tiun ĉi nomon ĉar ĝi estis la unua el kvar gramatikaj verkaĵoj inkluzivitaj en la islanda manuskripto Codex Wurmianus.

La Unua Gramatika Traktaĵo estis interesega al iuj lingvistikistoj dum la meza 20-a jarcento, ĉar ĝi sisteme uzas la teknikon de minimumaj paroj por establi la inventaron de distingitaj sonoj aŭ fonemoj en la islanda lingvo, per maniero tre simila al la metodoj de strukturisma lingvistiko. Ĝi estas ankaŭ notinda pro la malkaŝo de la ekzisto de tuta serio de nazaj vokalaj fonemoj, kies ĉeesto en la islanda lingvo tiutempa estus alie nekonata.

Signifopleneco redakti

Tiu ĉi verkaĵo estas unu el la plej fruaj skribitaj verkaĵoj en la islanda (kaj fakte en iu ajn Skandinava lingvo). Ĝi estas gramatika verkaĵo pritraktanta la Norenan, laŭ la tradicio de latinaj kaj helenaj gramatikaj traktaĵoj, ĝenerale datdivenitaj esti de la 12-a jarcento, kvankam iuj divenis ke ĝi estas de la frua 13-a jarcento, ĉar multaj aŭtoroj atribuas ĝin al Snorri Sturluson.

La Traktaĵo gravas por la studo de la Norena lingvo, kiel ĝi estas ĉefa teksto kiu montras la staton de la lingvo ĵus antaŭ la epoko de la Norenaj sögur. Ĝi ankaŭ provizas multampleksan studon de ambaŭ la gramatiko, kiel vidita per la parolintoj mem de la lingvo, kaj la prononco de la lingvo, ĝis la amplekso ke ĝi kreis islandan abocon derivitan de la latina, pli adaptita al surpapera aŭ surpergamena skribo ol la pli maljuna runa alfabeto kiu estis kreita por mallongaj ĉizoj sur ligno aŭ ŝtono. La alfabeto inkluzivis la literojn þ (derivita rekte de la runoj) kaj ð, kaj ankaŭ la diakrita indiko de vokalo-longeco kaj "buklita o" (tiutempe sendependa fonemo, sed nun samiĝinta kun Ö).

Referenco redakti

Tiu ĉi artikolo estis rekte tradukita el la angla versio je la 8-a de februaro, 2007.