Unua Ital-Etiopa Milito

milito ekde 1895 ĝis 1986 inter Etiopa Imperio kaj Reĝlando Italio
(Alidirektita el Unua Itala-Etiopia Milito)

La Unua Itala-Etiopia Milito okazis inter Italio (helpita de Unuiĝinta Reĝlando) kaj Etiopio (helpita de Rusio kaj Francio) el 1895 ĝis 1896. Ĝi originiĝis el la diskutita Traktato de Ŭuĉale kiu, laŭ Italia postulo, turnis la landon en Italia protektorato. Neatendite, la italoj trafis, ke la Etiopia reganto Meneliko la 2-a, anstataŭ esti kontraŭata de kelkaj el siaj tradiciaj malamikoj, estis subtenita de ili, kaj tiele la Itala armeo, invadinta Etiopion el Itala Eritreo en 1893, devis fronti pli unuigitan forton ol ili atendis. Aldone, Etiopio estis helpita de Rusio, nome Ortodoksa Kristana lando kiel Etiopio pere de militaj konsilistoj, armetrejnado kaj vendado de armiloj por la Etiopiaj fortoj dum la milito. Etiopio estis ankaŭ helpita diplomate de Francio por eviti ke Italio iĝu kolonia konkurenco.[1][2] Reage, Unuiĝinta Reĝlando subtenis la Italojn por defii la Rusian influon en Afriko. Plena milito eksplodis en 1895, kiam Italiaj trupoj havis dekomencan sukceson ĝis la Etiopiaj trupoj kontraŭatakis Italiajn postenojn kaj sieĝis la Italian fortikaĵon de Mekele, devigante la italojn kapitulaci. La Italia malvenko okazis post la Batalo de Adva, en kiu la Etiopia armeo frapis la tre multnombrajn Italojn per decida venko kaj devigis ilin retiriĝi reen en Eritreon. La Italoj suferis ĉirkaŭ 7,000 mortojn dum la batalo kaj 3,000 estis prizonuligitaj (aldone, 1,200 Eritreaj Askari estis mortigitaj dum 800 estis kaptitaj kaj poste kripiglitaj fare de la Etiopoj[3]); la etiopiaj perdoj estis ĉirkaŭ 4,000.[4]

Imperiestro de Etiopio Meneliko la 2-a.
Italaj militprizonuloj atendantaj reenlandigon.
Oreste Baratieri.

Tiu ne estis la unua venko fare de afrikanoj super eŭropaj koloniistoj, sed ĝi estis la unua fojo ke indiĝena afrikana armeo metis definitivan haltigon al koloniigaj klopodoj fare de alia lando. Laŭ historiisto Jonas, "En epoko de senĉesa etendo fare de eŭropanoj, nur Etiopio sukcese defendis sian sendependon (dum kelkaj pluaj jardekoj)."[5]

Notoj redakti

  1. Patman 2009, pp. 27–30
  2. "Menelik II". Gale. Alirita la 23an de aŭgusto 2019.
  3. Foto de kelkaj Eritreaj Askari kripiglitaj
  4. Milkias, Paulos (2005). "The Battle of Adwa: The Historic Victory of Ethiopia over European Colonialism". In Paulos Milkias; Getachew Metaferia (eld.). The Battle of Adwa: Reflections on Ethiopia's Historic Victory Against European Colonialism. p. 71. ISBN 978-0-87586-414-3.
  5. Jonas 2011, p. 1

Bibliografio redakti

  • Berkeley, George (1969). Reprint (ed.). The campaign of Adowa and the rise of Menelik. Negro University Press. ISBN 978-1-56902-009-8.
  • Clodfelter, Micheal (2017). Warfare and Armed Conflicts: A Statistical Encyclopedia of Casualty and Other Figures, 1492–2015 (4th ed.). McFarland & Company. ISBN 9780786474707.
  • Eribo, Festus (2001). In Search of Greatness: Russia's Communications with Africa and the World. Ablex Publishing. ISBN 978-1-56750-532-0.
  • Gardner, Hall (2015). The Failure to Prevent World War I: The Unexpected Armageddon. Ashgate. ISBN 978-1-4724-3058-8.
  • Jonas, Raymond (2011). The Battle of Adwa: African Victory in the Age of Empire. Harvard University Press. ISBN 978-0-674-06279-5.
  • Marcus, Harold G. (1995). The Life and Times of Menelik II: Ethiopia 1844–1913. Red Sea Press. ISBN 978-1-56902-010-4.
  • Pankhurst, Richard (2001). The Ethiopians: A History. Wiley-Blackwell. ISBN 978-0631224938.
  • Patman, Robert G. (2009). The Soviet Union in the Horn of Africa: The Diplomacy of Intervention and Disengagement. Cambridge University Press. ISBN 978-0-521-10251-3.
  • Perry, James M. (2005). Arrogant Armies: Great Military Disasters and the Generals Behind Them. Castle Books. ISBN 9780785820239.
  • Prouty, Chris (1986). Empress Taytu and Menilek II: Ethiopia 1883–1910. Red Sea Press.
  • Stanton, Andrea L.; Ramsamy, Edward; Seybolt, Peter J. (2012). Cultural Sociology of the Middle East, Asia, and Africa: An Encyclopedia. SAGE Publications. p. 308. ISBN 978-1-4129-8176-7.
  • Vandervort, Bruce (1998). Wars of Imperial Conquest in Africa, 1830–1914. Indiana University Press. ISBN 9780253333834.