En matematiko, unuforma funkcio (ankaŭ nomita *ŝarĝvagona funkcio" pro sia formo) estas ĉiu funkcio kiu estas nulo super la tuta reela linio krom sola intervalo kie ĝi estas egala al konstanto, kiun oni signifu per A. La normala uniforma funkcio povas esti esprimita per la unuforma distribuo kiel

Grafikaĵo de la unuforma funkcio
boxcar(x) = (b-a) A f(a, b; x)

kie f(a, b; x) estas la unuforma distribuo de x por la intervalo [a, b]. Kiel kun plejparto de ĉi tiaj nekontinuaj funkcioj, estas demando de la valoro je la trairaj punktoj. Ĉi tiuj valoroj estas plejofte elektitaj plej bone por ĉiu aparta apliko.