Uragano Dennis
Uragano Dennis estis la kvara nomita ŝtormo kaj dua uragano de la uragana sezono en 2005.
Uragano Dennis | |
---|---|
Dennis la 9-an de julio 2005 | |
Aperis | la 4-an de julio 2005 |
Malaperis | la 18-an de julio 2005 |
Plej rapidaj ventoj | 240 km/h (150 mejloj/h) |
Plej malalta aerpremo | 930 mbar (hPa); 27,46 inHg |
Homaj mortoj | 88 |
Damaĝoj | ekvivalento de 3,71 miliardoj da usonaj dolaroj |
Trafitaj landoj | Usono |
Dennis frapis Kubon dufoje kiel uragano de kategorio 4 laŭ la skalo Saffir-Simpson, kaj venis kontinenten ĉe la Florida Patotenilo en Usono kiel ŝtormo de kategorio 3 malpli ol unu jaron post la Uragano Ivan. Dennis mortigis 88 personojn — 76 rekte kaj 13 nerekte — en Usono kaj Karibio kaj okazigis 2.23 mil milionoj da usonaj dolaroj (de 2005) en damaĝoj en Usono, kaj proksimume saman kvanton de damaĝo en Karibio, ĉefe en Kubo.