Uragano Elena estis la nomo de du atlantikaj uraganoj, en 1965 kaj 1985 respektive. La dua estis pli grava kaj forta.

Uragano Elena (1965) redakti

La unua Elena estis malforta uragano ("kategorio 1") kiu daŭris de la 12a ĝis la 18a de oktobro en meza-orienta Atlantiko atingante finfine maksimumajn ventrapidojn de ĉ. 130 km/h kaj barometran premnivelon de 977 mbar (hPa).

Uragano Elena (1985) redakti

Uragano Elena

 

Elena la 1-an de septembro 1985
Aperis la 28-an de aŭgusto 1985
Malaperis la 4-an de septembro 1985
Plej rapidaj ventoj 205 km/h (125 mejloj/h)
Plej malalta aerpremo 953 mbar (hPa); 28,14 inHg
Homaj mortoj 9
Damaĝoj ekvivalento de 1,3 miliardoj da usonaj dolaroj
Trafitaj landoj   Usono
 
vdr

La dua, pli grava (kategorio 3) uragano Elena formiĝis proksime de Kubo la 28-an de aŭgusto 1985 kaj disiĝis en suda Usono je la 4-a de septembro. Ĝis kaŭzis damaĝojn, plejparte en Florido kaj aliaj partoj de Usono laŭ la bordo de la Meksika Golfo, je valoro de pli ol 1,3 miliardoj da tiamaj usonaj dolaroj, kaj mortigis naŭ homojn. Ĝiaj ventoj atingis rapidon de 205 km/h, kaj barometra premo atingis 953 mbar (hPa). Post tiu ŝtormego oni emeritigis la nomon uraganan Elena, substituante Erika.[1]

Referencoj redakti

  1. Bazita sur kelkaj artikoloj en la angla Vikipedio, koncizigite