Uragano Gonzalo estis la sepa nomita ŝtormo kaj sesa uragano de la uragana sezono en 2014.

Uragano Gonzalo

Gonzalo la 16-an de oktobro 2014

Gonzalo la 16-an de oktobro 2014
Aperis la 12-an de oktobro 2014
Malaperis la 20-an de oktobro 2014
Plej rapidaj ventoj 230 km/h (145 mejloj/h)
Homaj mortoj 6
Damaĝoj ekvivalento de 400 milionoj da usonaj dolaroj
Trafitaj landoj  Bermudo
vdr

Gonzalo frapis Bermudon malpli ol unu semajnon post la surpriza forto de la Uragano Fay (2014); 2014 estis la unua sezono en la registrita historio kiu atestis pri du uraganojn venantaj al Bermudo. Gonzalo formiĝis el tropika ondo la 12an de Oktobro, oriente de la Malgrandaj Antiloj. Ĝi venis al tero en Antigvo, Sankta Marteno, kaj Angvilo kiel uragano de kategorio 1a, kaŭzante damaĝojn sur tiuj kaj najbaraj insuloj. Antigvo kaj Barbudo suferis 40 milionojn da usonaj dolaroj en perdoj, kaj boatoj estis abunde damaĝitaj aŭ detruitaj tra la tutaj nordaj Alventaj Insuloj. La ŝtormo moertigis tri personojn en Sankta Marteno kaj en Sankta Bartolomeo. Gonzalo iris nordorienten dum ĝi intensiĝis al grava uragano de kategorio 4a, la unua en Atlantiko ekde Ophelia en 2011.

Eksteraj ligiloj redakti