Urba muzeo de Gera

muzeo en Germanio

La Urba muzeo de Gera (germane: Stadtmuseum Gera) troviĝas en la centro de Gera (Germanujo), Museumsplatz nr 1.

Ekzemplo de ekspozicia salono.
La muzeo barokstila kun eksterdoma ŝtuparo.

Historio kaj priskribo de la ekspoziciejo redakti

Jam en 1878 certa tinkturisto-majstro de Gera metis la fundamenton de la muzeo. Apartaj akiraĵoj de la unuaj jarcentoj estis i.a. pluraj altaroj kaj plastikaĵoj el la malfrua mezepoko, ampleksa monerkolekto kaj kolekto pri la historio de metioj. Ekde 1914 gastigas la muzeon fortimpresa barokstila konstruaĵo kiu antaŭe servis i.a. kiel orfejo kaj malliberejo: tiom imponan konstruaĵon kun linda eksterdoma ŝtuparo simple ne eblas pretervidi!

Ekde la 1950-aj jaroj la urba muzeo koncentriĝis pri la akiro de dokumentoj de la ekonomia, ĉiutaga kaj kultura vivoj de la regiono. Inter la elstaraj posedaĵoj nombriĝas - memkompreneble krom la objektoj koncerne la historion de la Reuß-teritorioj - la aĵoj pri tekstila historio, stanaĵoj kaj porcelanaĵoj, fotoj kaj grafikaĵoj.

Dum la lastaj jaroj la interno de la domo tute alikonstruitis, havante je dispono nun ne malpli on 1000 kvadratmetrojn da ekspozicia spaco.

La kolektoj redakti

Dum la lastaj jaroj en la malfonon venis la kolektado de dokumentoj pri la industria historio kaj la rapidega ŝanĝiĝo de la urba aspekto/karaktero en la 20-a jarcento.

En la unua supra etaĝo invitas kafejeto al restado kaj ĝuado de belvido super viglan urbocentron. En la Historia ateliero ofertatas interaktivaj agadoj kaj por lernantoj kaj por plenkreskuloj.

En majo 2005 la muzeo estis reinaŭgurita per la tema ekspozicio Stromauf - das moderne Gera zwischen 1900 und 1930 (Almonten - la moderna Gera inter 1900 kaj 1930). Ĝi donas enrigardojn en la kulturan historion de la iam plej grava turingia industri-urbo. La industrio, la komerco kaj la metioj jam ekde la 19-a jarcento ekfloris, kio daŭris ĝis la 1930-aj jaroj. Post la Unua mondmilito la urbaj konsilianoj distingiĝis per progresa komunuma politiko kaj sagacaj kaj vastevidaj iniciativoj sur la kampo de urba planado. Ankaŭ pedagogiaj eksperimentoj kaj artaj iniciativoj ne mankis. Tiutempe Gera estis angulŝtono de moderna turingia kulturo: fraptemoj kiel movebleco kaj modernismo, kineja arto kaj radifonio fascinis ne nur la maloldulojn.

Larĝa spektro da nedaŭraj, specialaj elmontradoj ofte en feliĉa maniero kompletigas la urbohistorian kolektaron.

Höhler - eksterdomaj lokoj muzeaj redakti

Apartenas al la muzeo ankaŭ diversaj historiaj bierkeloj nomitaj Höhler kiujn viziti eblas nur en la kadro de rondgvidadoj. Ekzemplo estu la Muzeo Höhler nr. 188. Sume estis ĉ. 260 tiaj bierkeloj en la tuta urbo. Ĉe la Historiaj bierkeloj konkrete temas pri 10 keloj interligitaj. Marŝante tra labirinto 250 metrojn longa la vizitantoj ricevas interesajn informojn pri la uzo de la keloj (bierfarado, bierdeponado; poste, dummilite, ankaŭ kiel bombrifuĝejoj).

Fonto redakti

Museumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2001, ISBN 978-3-361-00612-0, p. 76-77

Literaturo redakti

  • Siegfried Mues: Bau- und Nutzungsgeschichte des ehemaligen Zucht- und Waisenhauses. In: Geraer Hefte, Heft 1/2003, p. 9-35
  • Matthias Wagner: Leben am Rand der Gesellschaft. Alltag im Geraer Zucht- und Waisenhaus. In: Geraer Hefte, Heft 1/2003, p. 39-54
  • Martin Müller: Ein neues altes Museum. Sanierung und Neukonzeption des Stadtmuseums Gera. In: Geraer Hefte, Heft 1/2003, p. 57-65

Eksteraj ligiloj redakti

Informoj pri la muzeo sur la urbaj retpaĝoj. Arkivigite je 2014-08-09 per la retarkivo Wayback Machine